去目錄頁

Gramatika demando

从 Jorn644, 2012年3月9日

讯息: 9

语言: Esperanto

Jorn644 (显示个人资料) 2012年3月9日上午10:49:22

Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?

"Maldormiĝinte li trovis sin kuŝantan sur la planko"

Tempo = maldormiĝante (post li maldormiĝis)
Subjekto = li
Verbo = trovis (netransitiva verbo?)
objekto = sin
objekta adjektivo = kuŝantan

Laŭ mi "kuŝantan" estas objekta adjektivo kaj rilatas al la objekto "sin". Aŭ ĉu ĝi estas adverbo kaj rilatas al "trovis"?

Mi iom dubas pri ĉu mi pravis pri "li trovis sin kuŝantaN". Mi uzis la -n pro en "La tuta esperanto" mi legis:

"Ĉu vi vidis la motorbicikloN, pasintaN tie ĉi antaŭ unu horo?"

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月9日上午11:12:45

Jorn644:Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?

"Maldormiĝinte li trovis sin kuŝantan sur la planko"
Je vekiĝo, li sin trovis kuŝanta sur la planko. - (li falis el la lito dum la nokto)
"Ĉu vi vidis la motorbicikloN, pasintaN tie ĉi antaŭ unu horo?"
Tiu frazo signifas ĉu vi vidis la motorbiciklon, kiu pasis.

Ne. Mi nek vidis nek aŭdis iun ajn motorbiciklon pasi.

Jorn644 (显示个人资料) 2012年3月9日上午11:18:36

sudanglo:
Jorn644:Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?

"Maldormiĝinte li trovis sin kuŝantan sur la planko"
Je vekiĝo, li sin trovis kuŝanta sur la planko. - (li falis el la lito dum la nokto)
Do vi diras ke:

"li trovis siN kuŝantA" estas prava.
"li trovis siN kuŝantaN" estas malprava.

Ĉu?

fstphane (显示个人资料) 2012年3月9日上午11:34:44

Jorn644:
sudanglo:
Jorn644:Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?

"Maldormiĝinte li trovis sin kuŝantan sur la planko"
Je vekiĝo, li sin trovis kuŝanta sur la planko. - (li falis el la lito dum la nokto)
Do vi diras ke:

"li trovis siN kuŝantA" estas prava.
"li trovis siN kuŝantaN" estas malprava.

Ĉu?
Ĉu oni povus diri:
Li troviĝis kuŝita(ata?)anstataŭ de,li sin trovis...

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月9日下午2:35:28

Li trovis sin kuŝanta sur = Li trovis, ke li kuŝis sur.

Mi trovis neniun viron kuŝantan sub ŝia lito - kiam mi serĉis mi trovis neniun, laŭ mi, ŝi imagis la tutan aferon.

Epovikipedio (显示个人资料) 2012年3月9日下午2:52:34

Jorn644:Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?

"Maldormiĝinte li trovis sin kuŝantan sur la planko"
Jes. Por korekti:

Vekanta, li trovis sin kuŝata sur la planko.

Vekanta, li estas kuŝata sur la planko.

Mi preferas Vekanta, li estas kuŝata sur la planko.

Ondo (显示个人资料) 2012年3月9日下午8:59:19

Epovikipedio:Jes. Por korekti:

Vekanta, li trovis sin kuŝata sur la planko.

Vekanta, li estas kuŝata sur la planko.

Mi preferas Vekanta, li estas kuŝata sur la planko.
Viaj proponoj estas tiom strangaj, ke vi ne povas esti serioza. Bonvolu ne ŝerci per "konsiloj", kiuj povas grave konfuzi komencantojn.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月9日下午11:17:06

Forigite

Jorn644 (显示个人资料) 2012年3月10日上午7:25:20

Hyperboreus:Mi pentris lin sidanta = Mi pentris lin, kaj en la pentraĵo li sidas, kvankam eble dum mi pentris lin, li staris.

Mi pentris lin sidantan = Mi pentris lin kaj dum mi pentris lin, li sidis. Oni ne scias ĉu en la pentraĵo li staras aŭ sidas.

Mi pentris lin sidante = Mi pentris lin kaj dum mi pentris lin, mi mem sidis.
Estas klare por mi nun. Dankon al ĉiu por helpi min.

回到上端