Al la enhavo

Gramatika demando 2

de Jorn644, 2012-marto-09

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Jorn644 (Montri la profilon) 2012-marto-09 11:06:29

Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?

"Manĝinte mi daŭrigis la studadon leganta libron."

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-09 11:16:19

Jorn644:Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?

"Manĝinte, mi daŭrigis la studadon leganta libron."
Manĝinte, mi daŭrigis mian studadon legante matematikan tekston.

Jorn644 (Montri la profilon) 2012-marto-09 11:27:18

sudanglo:
Jorn644:Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?

"Manĝinte, mi daŭrigis la studadon leganta libron."
Manĝinte, mi daŭrigis mian studadon legante matematikan tekston.
Mi provas klarigi kial estas ĝuste skribi legante kaj ne leganta:

Kiel mi daŭrigis? Mi daŭrigis legante libron. "legante libron" priskribas maniero je kiu mi faris la ago "daŭrigi".

Ĉu prave?

drinkulo (Montri la profilon) 2012-marto-09 12:43:30

Jorn644:Mi provas klarigi kial estas ĝuste skribi legante kaj ne leganta:

Kiel mi daŭrigis? Mi daŭrigis legante libron. "legante libron" priskribas maniero je kiu mi faris la ago "daŭrigi".

Ĉu prave?
mi daŭrigis la studadon leganta libron =
mi daŭrigis la studadon de libro dum la libro legis (tion) sal.gif

ĉu tiu ĝustas?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-09 12:55:19

drinkulo:
Jorn644:Mi provas klarigi kial estas ĝuste skribi legante kaj ne leganta:

Kiel mi daŭrigis? Mi daŭrigis legante libron. "legante libron" priskribas maniero je kiu mi faris la ago "daŭrigi".

Ĉu prave?
mi daŭrigis la studadon leganta libron =
mi daŭrigis la studadon de libro dum la libro legis (tion) sal.gif

ĉu tiu ĝustas?
demando.gif demando.gif demando.gif

Ĉiuokaze: PMEG: Participoj kiel E-vortoj

Jorn644 (Montri la profilon) 2012-marto-09 13:18:15

Manĝinte, mi daŭrigis mian studadon legante matematikan tekston.

Mi provas klarigi kial estas ĝuste skribi legante kaj ne leganta:

Kiel mi daŭrigis? Mi daŭrigis legante libron. "legante libron" priskribas maniero je kiu mi faris la ago "daŭrigi".

Ĉu prave?

Reen al la supro