Al la enhavo

komerco de varoj

de manu_fr, 2007-septembro-02

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

manu_fr (Montri la profilon) 2007-septembro-02 13:30:58

Saluton al ĉiuj !

Mi havas simplan demandon.
Mi ŝatus scii, se inter vi estus homoj, kiuj pretus ricevi varojn venante de aliaj landoj, kiel la mia ekzemple, kaj elektitaj kiel la pli bonaj varoj de niaj propraj landoj ?
Ekzemple, mi estas franca, kaj kompreneble ekz. en Francio estas bona vino, bonaj parfumoj, belegaj varoj (preskaŭ mi mistajpu 'virinoj' !), kiujn mi ŝatus montri kaj proponi alilande.
Same, de mia flanko, mi ege ŝatus aĉeti varojn de Hungario, Rusio, Ĵapanio, Ĉinio, Afriko se mi certus, ke ili estas bonaj laŭ via propra denaska sperto.
Mi ne scias, sed ĉu ne estas malfacila tasko kaj certe multekosta por vi, aĉeti francajn varojn, kiujn male mi povus facile proponi laŭ mia sperto kiel la pli bonaj kaj certe malmultekoste ?
Kompreneble ne estas komerco, kaj mi proponu varojn al rekta prezo, kaj ne pli.
Tutkore mi farus tion, ĉu ne vi ?

Aŭ, tutalia elekto : ni povus fari veran komercon kun malalta marĝeno, kaj la marĝenon ni sendu rapide al niaj helpdemandaj amikoj esperantistaj, kiuj demandas pri helpo kaj kiuj plej ofte ne ricevas helpon de la esperanta malriĉa movado !
(Vere mi ankoraŭ bedaŭras pro fakto, ke neniu respondis pri mia fadeno pri la malesperantaj refuĝintoj esperantistaj de Malavio en Afriko !)
Mi ege bedaŭras, ke "esperanto" al vi ne rimas kiel lumespero al malriĉaj. Mi ankoraŭ ne komprenas tion : esperanto ĉu nur estas lingvo por vi ????

Amike

Manu

PS: ne hezitu respondi libere, malagrable, se vi pensas ke mi estas malagrabla kapitalisto, kaj ke ne taŭgas kun via propra ideo pri esperanto !!

sal.gif

Sxak (Montri la profilon) 2007-septembro-02 15:53:45

Kiam iu el miaj konatoj vojaĝas laŭ Eŭropo mi ĉiam mendas al tiu ĝuste francaĵon : kamemberton. Ĉi tie tute neeblas aĉeti pli-malpli similajn fromaĝojn...

manu_fr (Montri la profilon) 2007-septembro-02 20:42:13

Ŝak:Kiam iu el miaj konatoj vojaĝas laŭ Eŭropo mi ĉiam mendas al tiu ĝuste francaĵon : kamemberton. Ĉi tie tute neeblas aĉeti pli-malpli similajn fromaĝojn...
kara amiko, sendi 'camembert' perpoŝte estas tre danĝera aĝo...

...kiel diri, estus pli danĝera ol sendi atombombo...

mi devas pripensi vian demandon...

(lautrido)

sed kompreneble, la kamemberto estas tre bongusta franca fromaĝo, preskaŭ mi dirus ke iu normala franculo manĝas kamemberton.

en Normandio (la reĝiono kie devanas la kamemberto) la homoj eĉ manĝas kamemberton reliĝie ekde la mateno, rekte en kafo sur pano kun butero !

amike

Manu okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-02 21:41:15

Ĉu la fromaĝo estas ege odoraĉa?

manu_fr (Montri la profilon) 2007-septembro-03 19:47:24

Terurĉjo:Ĉu la fromaĝo estas ege odoraĉa?
jes, ju pli oni atendas, de pli kamemberto malbonodoras !

Ĉu vi volas provi ? jen lasu min vian poŝtadreson ! mi volonte sendus un !

ĉar tamen estas tre bongusta fromaĝo !

amike lango.gif

Manu

piteredfan (Montri la profilon) 2007-septembro-06 01:22:23

manu_fr:Saluton al ĉiuj !

Mi havas simplan demandon.
Mi ŝatus scii, se inter vi estus homoj, kiuj pretus ricevi varojn venante de aliaj landoj, kiel la mia ekzemple, kaj elektitaj kiel la pli bonaj varoj de niaj propraj landoj ?
Ekzemple, mi estas franca, kaj kompreneble ekz. en Francio estas bona vino, bonaj parfumoj, belegaj varoj (preskaŭ mi mistajpu 'virinoj' !), kiujn mi ŝatus montri kaj proponi alilande.
Same, de mia flanko, mi ege ŝatus aĉeti varojn de Hungario, Rusio, Ĵapanio, Ĉinio, Afriko se mi certus, ke ili estas bonaj laŭ via propra denaska sperto.
Mi ne scias, sed ĉu ne estas malfacila tasko kaj certe multekosta por vi, aĉeti francajn varojn, kiujn male mi povus facile proponi laŭ mia sperto kiel la pli bonaj kaj certe malmultekoste ?
Kompreneble ne estas komerco, kaj mi proponu varojn al rekta prezo, kaj ne pli.
Tutkore mi farus tion, ĉu ne vi ?

Aŭ, tutalia elekto : ni povus fari veran komercon kun malalta marĝeno, kaj la marĝenon ni sendu rapide al niaj helpdemandaj amikoj esperantistaj, kiuj demandas pri helpo kaj kiuj plej ofte ne ricevas helpon de la esperanta malriĉa movado !
(Vere mi ankoraŭ bedaŭras pro fakto, ke neniu respondis pri mia fadeno pri la malesperantaj refuĝintoj esperantistaj de Malavio en Afriko !)
Mi ege bedaŭras, ke "esperanto" al vi ne rimas kiel lumespero al malriĉaj. Mi ankoraŭ ne komprenas tion : esperanto ĉu nur estas lingvo por vi ????

Amike

Manu

PS: ne hezitu respondi libere, malagrable, se vi pensas ke mi estas malagrabla kapitalisto, kaj ke ne taŭgas kun via propra ideo pri esperanto !!

sal.gif
Hodiaŭ mi aĉetis malavian "demeraran" sukeron, kaj mi estis surprizita, ĉar mi estis opiniinta ke demerara sukero venis el Gvanano. Mi ne ŝatis gvananan vinon, kaj mi neverŝajnas trinki francan rumon! Komence de Turneo de Francio estis franca bazaro en mia kvartalo, kie mi aĉetis fromaĝon kaj saŭcojn.
Mi vojaĝos en francion Oktobron. Mi esperas renkonti belajn virinojn sed ne aĉeti ilin! okulumo.gif

Reen al la supro