Sadržaj

Ŭaŭ

od ludomastro, 10. ožujka 2012.

Poruke: 22

Jezik: Esperanto

ludomastro (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 18:23:42

Mia skribamiko estas de Usono kiel mi. Li al mi skribis "ŭaŭ"-n en unu de sia ret-leteroj. Mi komprenis ĝin sed ambaŭ de ni estas usona(j). Ĉu oni eble komprenas "ŭaŭ"-n senhavi scio de la angla?

---

Mi petas ke ili korektu ajnajn erarojn.

Hyperboreus (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 18:59:58

Forigite

darkweasel (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 19:01:05

Hyperboreus:
(Cetere: Ŭ ne povas iri antaŭ vokalo, tamen ĉiam devas iri malantaŭe.)
En interjekcioj tio estas ja permesebla.

Cetere, almenaŭ germanlingvanoj ja verŝajne komprenos vin.

Hyperboreus (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 19:09:19

Forigite

pniedzielski (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 21:48:36

Hyperboreus:Mi pensis ke la Fundamento estas neŝanĝebla...
Kontaŭ kion vi eble pensas, Esperanto estas viva lingvo. La Fundamento ne havas leĝan fonotakson; eĉ se vi do pensas, ke la Fundamento estas neŝanĝebla (kiel oni diras en la Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro), vi ne povas diri, ke ŭ ne povas iri ekster diftongoj. La nura rezonado farebla estas la „u as in ‚mount‘ (used in diphtongs)“ (kiu nur estas en la angla traduko, ne la kvar aliaj!), sed ĉi tiu rezonado pri ĉi tio ne validus, ĉar „ŭa“ ankaŭ estas diftongo (IFA: /ɯ̯aː/).

Hyperboreus:Kaj la regulo "estas permesebla en interjekcioj" ŝajnas plene arbitra.
Lingvoj estas arbitraj. Kutima Esperanto estas arbitra. Zamenofa kaj Kaloĉa Esperantoj estas tre arbitraj (kaj nun ne uzataj, ankaŭ).

Hyperboreus:La regulo "Ekzistas ankaŭ sonimitoj kiel kŭaks kaj ŭa, sed ili ne estas veraj vortoj." fare de la aŭtoro de la PMEG estas sammaniere kontraŭdiro al Fundamento, arbitra kaj sekve nepermesebla.
Min pardonu, sed Bertilo Wennergren, kiu studis kaj analizis Esperantan literaturon kaj kutiman parolon antaŭ pli ol 17 jaroj, ja scias pli pri Esperanto ol vi (aŭ mi). Ankaŭ, PMEG ne estas „regularo“, sed „priskribaro“. Tiaj vortoj kiaj „ŭ“ vole-nevole ekzistas, kaj tio estas, kion darkweasel diris.

robbkvasnak (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 22:49:01

Z plej verŝajne estus skribinta "vaŭ"! (hehehe)

darkweasel (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 22:56:06

Estas vere, ke la Fundamento diras, ke ŭ povas esti nur post vokalo.

Tamen la lingvo estas sufiĉe fleksebla, ke interjekcioj (kiuj ne estas veraj vortoj!) povas rompi tiun regulon.

robbkvasnak (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 23:00:02

En PIV mi trovis ŭa! uzata de Zamenhof: "Onomatopeo, imitanta la krion de bebo, la bojon de hundo.
Ankaŭ estas "ŭato = vatto"

marcuscf (Prikaz profila) 11. ožujka 2012. 02:36:38

Ŭaŭ estas tre bone komprenebla al brazilanoj (portugale ni skribas ĝin "uau")

(oni rimarku ke la nomo de la litero ŭo estas fundamenta)

acdibble (Prikaz profila) 11. ožujka 2012. 04:34:02

Hyperboreus:(Cetere: Ŭ ne povas iri antaŭ vokalo, tamen ĉiam devas iri malantaŭe.)
La nomo de tiu litero estas »ŭo« laŭ la Fundamento. Do, se vi diras, ke ŭo ne povas iri antaŭ vokalo, vi malpravas.

Natrag na vrh