Mesaĝoj: 8
Lingvo: Esperanto
Ilmen (Montri la profilon) 2012-marto-11 21:07:09
Mi volus kontroli ion pri gramatiko. Tiam, kiam oni volas doni du ke-subfrazojn al unu vebo, oni devas skribi du vortetojn "ke" kaj enkonduki la duan "ke" per kunligvorteto "kaj". Ĉu ne?
Ekzemple:
"Mi pensas, ke li jam foriris." + "Mi pensas, ke li ne revenos ĝis morgaŭ." = "Mi pensas, ke li jam foriris, kaj ke li ne revenos ĝis morgaŭ."
Ĉu ja?
Plue, tiakaze, ĉu la komo antaŭ la dua "ke" estas necesa aŭ ne?
Dankon antaŭe. ♪
robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-marto-11 21:15:30
Ilmen (Montri la profilon) 2012-marto-11 22:20:54
Kio pri la unigo de tiuj du frazoj jenaj?
• Mi pensas, ke lia vundo ne gravas.
• Mi pensas, ke li ja povas paŝi.
Unigite:
"Mi pensas, ke lia vundo ne gravas, kaj ke li ja povas paŝi."
Ĉu ne?
robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-marto-11 22:32:50
Ilmen (Montri la profilon) 2012-marto-12 23:13:15
Mi supozas, ke tiakaze la komo antaŭ la dua "ke" ("kaj ke") ja estas necesa, ĉu ne?
darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-13 06:08:40
Ilmen:Laŭ mi ne.
Mi supozas, ke tiakaze la komo antaŭ la dua "ke" ("kaj ke") ja estas necesa, ĉu ne?
sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-13 10:11:09
Mi pensas, ke lia vundo ne gravas, kaj ke li ja povas paŝi.Mi supozas ke la efiko de la ripeto de la 'ke' (aŭ ties forlaso) varias depende de la frazo.
1. Mia fratino pensas, ke mi estas pigra homo, kaj, ke ŝi tute pravas en tiu opinio.
2. Mia fratino pensas, ke mi estas pigra homo, kaj ŝi tute pravas en tiu opinio.
1. Mi komentas pri opinioj de mi fratino, sed eble ne konsentas, ke mi estas pigra.
2. Mi konfirmas ŝian opinion.
Ilmen (Montri la profilon) 2012-marto-13 14:04:19
Tiumaniere, via unua ekzempla frazo estas unigo de la du sekvantaj frazoj:
• Mia fratino pensas, ke mi estas pigra homo. [ŝia opinio]
• Mia fratino pensas, ke ŝi tute pravas en tiu opinio. [ŝia opinio]
Dum via dua frazo estas unigo de la sekvantaj:
• Mia fratino pensas, ke mi estas pigra homo. [ŝia opinio]
• Ŝi tute pravas en tiu opinio. [opinio de la parolanto]