Ir ao conteúdo

Pluraj ke-subfrazoj por unu verbo

de Ilmen, 11 de março de 2012

Mensagens: 8

Idioma: Esperanto

Ilmen (Mostrar o perfil) 11 de março de 2012 21:07:09

Bonan tagon al vi ĉiuj.

Mi volus kontroli ion pri gramatiko. Tiam, kiam oni volas doni du ke-subfrazojn al unu vebo, oni devas skribi du vortetojn "ke" kaj enkonduki la duan "ke" per kunligvorteto "kaj". Ĉu ne?

Ekzemple:
"Mi pensas, ke li jam foriris." + "Mi pensas, ke li ne revenos ĝis morgaŭ." = "Mi pensas, ke li jam foriris, kaj ke li ne revenos ĝis morgaŭ."
Ĉu ja?

Plue, tiakaze, ĉu la komo antaŭ la dua "ke" estas necesa aŭ ne?

Dankon antaŭe. ♪

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 11 de março de 2012 21:15:30

Mi ne estas gramatikisto sed laŭ mia opinio oni povus skribi: Mi pensas ke li jam foriris kaj ne revenos ĝis morgaŭ. En tiu subfrazo oni uzas la saman subjekton. Mi facile komprenus la tutan frazon tiel kaj la celo de Esperanto estas komuniki kompreneble.

Ilmen (Mostrar o perfil) 11 de março de 2012 22:20:54

Interese. Bone, tiaokaze, ni prenu alian ekzemplon.

Kio pri la unigo de tiuj du frazoj jenaj?

• Mi pensas, ke lia vundo ne gravas.
• Mi pensas, ke li ja povas paŝi.

Unigite:
"Mi pensas, ke lia vundo ne gravas, kaj ke li ja povas paŝi."

Ĉu ne?

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 11 de março de 2012 22:32:50

Bonege! Jes! Ĉar en tiu kazo vi havas du malsamajn subjektojn.

Ilmen (Mostrar o perfil) 12 de março de 2012 23:13:15

Perfekte! Dankon pro la konfirmo. ^^

Mi supozas, ke tiakaze la komo antaŭ la dua "ke" ("kaj ke") ja estas necesa, ĉu ne?

darkweasel (Mostrar o perfil) 13 de março de 2012 06:08:40

Ilmen:
Mi supozas, ke tiakaze la komo antaŭ la dua "ke" ("kaj ke") ja estas necesa, ĉu ne?
Laŭ mi ne.

sudanglo (Mostrar o perfil) 13 de março de 2012 10:11:09

Mi pensas, ke lia vundo ne gravas, kaj ke li ja povas paŝi.
Mi supozas ke la efiko de la ripeto de la 'ke' (aŭ ties forlaso) varias depende de la frazo.

1. Mia fratino pensas, ke mi estas pigra homo, kaj, ke ŝi tute pravas en tiu opinio.

2. Mia fratino pensas, ke mi estas pigra homo, kaj ŝi tute pravas en tiu opinio.


1. Mi komentas pri opinioj de mi fratino, sed eble ne konsentas, ke mi estas pigra.

2. Mi konfirmas ŝian opinion.

Ilmen (Mostrar o perfil) 13 de março de 2012 14:04:19

Ĝuste. rideto.gif La dua vorteto "ke" indikas tion, ke la sekvanta frazo ankaŭ estas kompletigaĵo de la verbo "pensas", kaj do estas opinio aŭ hipotezo, anstataŭ esti nedependanta kunigita frazo, kaj do esti aserto, informo konsiderata kiel vera de la parolanto.

Tiumaniere, via unua ekzempla frazo estas unigo de la du sekvantaj frazoj:
• Mia fratino pensas, ke mi estas pigra homo. [ŝia opinio]
• Mia fratino pensas, ke ŝi tute pravas en tiu opinio. [ŝia opinio]

Dum via dua frazo estas unigo de la sekvantaj:
• Mia fratino pensas, ke mi estas pigra homo. [ŝia opinio]
• Ŝi tute pravas en tiu opinio. [opinio de la parolanto]

De volta à parte superior