去目錄頁

malaperis rubriko

Laf, 2012年3月11日

讯息: 9

语言: Esperanto

Laf (显示个人资料) 2012年3月11日下午10:55:15

En parto "Mia profilo" malaperis rubriko "Vi estas amiko de". Kial? Kio okazas?

erinja (显示个人资料) 2012年3月12日上午12:19:33

La lernu-teamo lastatempe faris iujn ŝanĝojn ĉe la paĝaro.

Ne plu estas "amikoj" ĉe la paĝaro; oni nun anstataŭe havas liston de kontaktoj, kaj vi ne plu povas vidi, en kies kontakt-listo vi estas. Simile, se alia persono havas vin en ties adreslibro en la propra komputilo, vi ne ĉiam scias pri tio.

Laf (显示个人资料) 2012年3月12日上午8:20:07

La lernu-teamo lastatempe faris iujn ŝanĝojn ĉe la paĝaro.

Ne plu estas "amikoj" ĉe la paĝaro; oni nun anstataŭe havas liston de kontaktoj, kaj vi ne plu povas vidi, en kies kontakt-listo vi estas. Simile, se alia persono havas vin en ties adreslibro en la propra komputilo, vi ne ĉiam scias pri tio.
malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif
Dankon Erinja.

erinja (显示个人资料) 2012年3月12日下午1:33:55

La nova sistemo estas malpli konfuza ol la malnova. Kelkaj uzantoj plendis kiam alia persono aldonis ilin al la listo de amikoj; "Mi ne konas tiun personon" aŭ "Mi ne volas esti en ties listo", oni kelkfoje plendis.

En la nova sistemo, oni ne plu devos zorgi pri tio, sed oni ankoraŭ povas aldoni amikojn al sia listo de kontaktoj, por povi facile retrovi la uzantnomojn de siaj amikoj ĉe la paĝaro.

vistar (显示个人资料) 2012年3月14日下午7:48:31

Ĉu vi faros ambaŭflankan kunligon amikecon? Kun konformo.
Kaj forlasi kontakt-liston.

erinja (显示个人资料) 2012年3月14日下午9:02:31

vistar:Ĉu vi faros ambaŭflankan kunligon amikecon? Kun konformo.
Ni pensis pri tio. Sed kiun advantaĝon havas tiu sistemo, laŭ vi? Kion vi volus fari kun viaj amikoj? Certe vi povas sendi privatajn mesaĝojn sen havi personon en via listo de "amikoj".

vistar (显示个人资料) 2012年3月15日上午8:52:50

erinja:
Ni pensis pri tio. Sed kiun advantaĝon havas tiu sistemo, laŭ vi? Kion vi volus fari kun viaj amikoj? Certe vi povas sendi privatajn mesaĝojn sen havi personon en via listo de "amikoj".
Jes, vi prave.

toni692 (显示个人资料) 2012年3月16日下午10:26:44

Laf:En parto "Mia profilo" malaperis rubriko "Vi estas amiko de". Kial? Kio okazas?
Ankaŭ el mia profilo malaperis la sama rubriko. Kial?

darkweasel (显示个人资料) 2012年3月16日下午10:40:27

toni692:
Laf:En parto "Mia profilo" malaperis rubriko "Vi estas amiko de". Kial? Kio okazas?
Ankaŭ el mia profilo malaperis la sama rubriko. Kial?
Eble rekomendindas legi la tutan fadenon, ne nur la unuan afiŝon.

回到上端