Al la enhavo

nekonata vorto

de Laf, 2012-marto-12

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Laf (Montri la profilon) 2012-marto-12 09:20:56

Legante forumojn mi trovis vorton "apreza". La vorto ne ekzistas en mia vortaro kaj mi petas iun por traduko.

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-marto-12 09:51:36

Laf:Legante forumojn mi trovis vorton "apreza". La vorto ne ekzistas en mia vortaro kaj mi petas iun por traduko.
Ŝajnas ke "aprezi" estas neologismo signifikanta "ŝati" aŭ "alte taksi". sal.gif

Demian (Montri la profilon) 2012-marto-12 10:43:18

Laf:Legante forumojn mi trovis vorton "apreza". La vorto ne ekzistas en mia vortaro kaj mi petas iun por traduko.
Ĉu vi povus citi la frazon?

La vorto sonas simile al la angla vorto appraise, kiu signifas "taksi ion."

AlfRoland:Ŝajnas ke "aprezi" estas neologismo signifikanta "ŝati" aŭ "alte taksi".
Vi difinis la vorton "aprezi" ĝuste. Sed la vorto ne estas neogolismo ĉar ĝi estas trovebla en la Reta Vortaro.

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-marto-12 10:58:04

Demian:
Laf:Legante forumojn mi trovis vorton "apreza". La vorto ne ekzistas en mia vortaro kaj mi petas iun por traduko.
Ĉu vi povus citi la frazon?

La vorto sonas simile al la angla vorto appraise, kiu signifas "taksi ion."

AlfRoland:Ŝajnas ke "aprezi" estas neologismo signifikanta "ŝati" aŭ "alte taksi".
Vi difinis la vorton "aprezi" ĝuste. Sed la vorto ne estas neogolismo ĉar ĝi estas trovebla en la Reta Vortaro.
Eble "neologismo" ne estas la ĝusta termino. Mia sveda-esperanta vortaro markas la vorton per asterisko montranta ke la vorto estas "literatura" aŭ "beletra". Tiaj vortoj ofte estas "neologismoj". Mia PIV (tria eldono) skribas "aprezi=apreci".

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-12 11:34:51

Persone mi preferas la formon apreci, ĉar pli proksima al Angle appreciate kaj France apprécier. Laŭ mia kompreno, la vorto ne egalas la anglan vorton 'appraise', kiu ja signifas fakule taksi la mon-valoron/originon de io (ekz. pentraĵon).

Mi supozas ke oni inventis la formon aprezi por eviti kunfuzon kun apr-eci.

Ilustra frazo: Li parolis pri mi per tre malestimaj vortoj, kion mi tute ne aprecis.

Laf (Montri la profilon) 2012-marto-12 22:43:09

Laf skribis:

Legante forumojn mi trovis vorton "apreza". La vorto ne ekzistas en mia vortaro kaj mi petas iun por traduko.
Ĉu vi povus citi la frazon?
Mi ne stiras lerte per komputilo sed la frazo troviĝas en la forumo "Pri la paĝaro", en fadeno "forpasis lingvohelpanto rdmiller3", skribis Erinja.

Reen al la supro