본문으로

nekonata vorto

글쓴이: Laf, 2012년 3월 12일

글: 6

언어: Esperanto

Laf (프로필 보기) 2012년 3월 12일 오전 9:20:56

Legante forumojn mi trovis vorton "apreza". La vorto ne ekzistas en mia vortaro kaj mi petas iun por traduko.

AlfRoland (프로필 보기) 2012년 3월 12일 오전 9:51:36

Laf:Legante forumojn mi trovis vorton "apreza". La vorto ne ekzistas en mia vortaro kaj mi petas iun por traduko.
Ŝajnas ke "aprezi" estas neologismo signifikanta "ŝati" aŭ "alte taksi". sal.gif

Demian (프로필 보기) 2012년 3월 12일 오전 10:43:18

Laf:Legante forumojn mi trovis vorton "apreza". La vorto ne ekzistas en mia vortaro kaj mi petas iun por traduko.
Ĉu vi povus citi la frazon?

La vorto sonas simile al la angla vorto appraise, kiu signifas "taksi ion."

AlfRoland:Ŝajnas ke "aprezi" estas neologismo signifikanta "ŝati" aŭ "alte taksi".
Vi difinis la vorton "aprezi" ĝuste. Sed la vorto ne estas neogolismo ĉar ĝi estas trovebla en la Reta Vortaro.

AlfRoland (프로필 보기) 2012년 3월 12일 오전 10:58:04

Demian:
Laf:Legante forumojn mi trovis vorton "apreza". La vorto ne ekzistas en mia vortaro kaj mi petas iun por traduko.
Ĉu vi povus citi la frazon?

La vorto sonas simile al la angla vorto appraise, kiu signifas "taksi ion."

AlfRoland:Ŝajnas ke "aprezi" estas neologismo signifikanta "ŝati" aŭ "alte taksi".
Vi difinis la vorton "aprezi" ĝuste. Sed la vorto ne estas neogolismo ĉar ĝi estas trovebla en la Reta Vortaro.
Eble "neologismo" ne estas la ĝusta termino. Mia sveda-esperanta vortaro markas la vorton per asterisko montranta ke la vorto estas "literatura" aŭ "beletra". Tiaj vortoj ofte estas "neologismoj". Mia PIV (tria eldono) skribas "aprezi=apreci".

sudanglo (프로필 보기) 2012년 3월 12일 오전 11:34:51

Persone mi preferas la formon apreci, ĉar pli proksima al Angle appreciate kaj France apprécier. Laŭ mia kompreno, la vorto ne egalas la anglan vorton 'appraise', kiu ja signifas fakule taksi la mon-valoron/originon de io (ekz. pentraĵon).

Mi supozas ke oni inventis la formon aprezi por eviti kunfuzon kun apr-eci.

Ilustra frazo: Li parolis pri mi per tre malestimaj vortoj, kion mi tute ne aprecis.

Laf (프로필 보기) 2012년 3월 12일 오후 10:43:09

Laf skribis:

Legante forumojn mi trovis vorton "apreza". La vorto ne ekzistas en mia vortaro kaj mi petas iun por traduko.
Ĉu vi povus citi la frazon?
Mi ne stiras lerte per komputilo sed la frazo troviĝas en la forumo "Pri la paĝaro", en fadeno "forpasis lingvohelpanto rdmiller3", skribis Erinja.

다시 위로