Vai all’indice

Kio okazis en la kursoj sekcio?

di Andre Barbosa, 12 marzo 2012

Messaggi: 21

Lingua: Esperanto

Andre Barbosa (Mostra il profilo) 12 marzo 2012 09:33:19

Kio okazis? La Zagreba metodo malaperis kaj la sekcioj estas malsimilaj. Mi estis lernano kun tio kurso, sed ekmalaperis.

Bonvolu pardoni miaj erarojn kaj korekti ĝin.

Eldono: Aliaĵoj ankaŭ malaperis.

erinja (Mostra il profilo) 12 marzo 2012 13:43:36

La lernu-teamo nun pretigas la paĝaron por transiro al nia nova paĝaro. Tio okazos je la komenco de la venonta jaro. Intertempe, ni simpligas nian enhavon, forprenas kursojn kiuj estas malmulte uzataj, kaj forigas kelkajn paĝojn, por malpliigi la laboron de tradukantoj.

Se vi volas plu labori je "La Zagreba Metodo", vi ankoraŭ povas elŝuti PDF-version de la kurso ĉe nia paĝo pri elŝutaĵoj. La kurso estas tute ne interaktiva, do vi povas labori kun ĝi same efike per PDF kiel vi povis en la paĝaro mem.

Urho (Mostra il profilo) 12 marzo 2012 17:45:06

erinja:Se vi volas plu labori je "La Zagreba Metodo", vi ankoraŭ povas elŝuti PDF-version de la kurso ĉe [url=http://lernu.net/lernado/elŝutaĵoj/pdf.php]nia paĝo pri elŝutaĵoj[/url]. La kurso estas tute ne interaktiva, do vi povas labori kun ĝi same efike per PDF kiel vi povis en la paĝaro mem.
La ligilo ne funkcias, ĉar en ĝi estas la vorto "elŝutaĵoj" (do, bv. skribi elsxutajxoj).

aŭ iru Lernado > Elŝutaĵoj

pauxleto (Mostra il profilo) 12 marzo 2012 18:43:37

Urho:
erinja:Se vi volas plu labori je "La Zagreba Metodo", vi ankoraŭ povas elŝuti PDF-version de la kurso ĉe nia paĝo pri elŝutaĵoj. La kurso estas tute ne interaktiva, do vi povas labori kun ĝi same efike per PDF kiel vi povis en la paĝaro mem.
La ligilo ne funkcias, ĉar en ĝi estas la vorto "elŝutaĵoj" (do, bv. skribi literojn ŝ kaj ĵ kun x).
Jen la ligilo: http://bit.ly/w8k9Pm

erinja (Mostra il profilo) 12 marzo 2012 18:59:46

Mi korektis la ligilon en mia originala mesaĝo kaj en la mesaĝo kiu citis ĝin, do eblas klaki ankaŭ al tiuj kaj veni al la ĝusta paĝo.

darkweasel (Mostra il profilo) 12 marzo 2012 20:43:05

erinja:Mi korektis la ligilon en mia originala mesaĝo kaj en la mesaĝo kiu citis ĝin, do eblas klaki ankaŭ al tiuj kaj veni al la ĝusta paĝo.
Ĉu vere? Ĉe mi ne funkcias.

erinja (Mostra il profilo) 12 marzo 2012 21:01:42

Aĉ!

Devus esti ke la sistemo trovis ruzan manieron por re-ŝanĝi ĝin. Mi ja korektis ĝin kaj ĝi funkciis antaŭe! Sed mi ĵus korektis ĝin denove, uzante ' inter la s kaj x ktp, do espereble ĉi-foje la afero ripariĝos por ĉiam.

kaffirlily (Mostra il profilo) 12 marzo 2012 22:14:43

erinja:La lernu-teamo nun pretigas la paĝaron por transiro al nia nova paĝaro. Tio okazos je la komenco de la venonta jaro. Intertempe, ni simpligas nian enhavon, forprenas kursojn kiuj estas malmulte uzataj, kaj forigas kelkajn paĝojn, por malpliigi la laboron de tradukantoj.
Ĉu vi ankaŭ forigis "Laŭ mia opinio"? Mi ĵus komencis legi ĝin! Aĉ!

erinja (Mostra il profilo) 13 marzo 2012 01:35:39

Jes, ni forigis ankaŭ "Laŭ mia opinio"

Andre Barbosa (Mostra il profilo) 13 marzo 2012 09:16:04

Dankon per la klarigo.

Torna all’inizio