Al la enhavo

La pomo plej peza

de Hyperboreus, 2012-marto-13

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-13 20:39:18

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-13 21:32:05

En (A) la nekredebla afero estas la granda pezo, dum en (B) nekredeble estas, ke la pomo pezas tiom - do fakte ne ekzistas vera signifa diferenco.

oxymor (Montri la profilon) 2012-marto-16 08:22:50

Vi ambaŭ certe estas pli spertaj pri gramatiko ol mi, do se vi diras ke la 1a estas ĝusta, mi fidas al vi, sed petas klarigon.

Fakte, la unua ŝajnas stranga al mi, mi ne dirus ĝin, ĉar 1 gramo estas 1 gramo, do mi ne povas imagi unu "nekredeblan gramon". Legante "nekredeblajn 2300 gramojn", mi komprenas ke ĉiu gramo estas nekredebla, tio ne havas sencon. Ĉu ekzistas regulo, aŭ klarigo, kiu diras ke "nekredeblajn" rilatas nur al 2300?

Pezon nekredeblan mi pli facile povas imagi, do la dua certe ĝustas.

drinkulo (Montri la profilon) 2012-marto-16 08:55:40

Mi dirus:
Ĉi tiu superpomo pezas nekredeble 2300 gramojn.

Ĉi tiu superpomo nekredeblas de 2300 gramoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-16 12:32:47

drinkulo:
Ĉi tiu superpomo nekredeblas de 2300 gramoj.
Nekompreneble.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-marto-16 12:59:57

Hyperboreus:Kiu el ĉi tiuj frazoj estas ĝusta?

(A) Ĉi tiu superpomo estas nekredeblajn 2300 gramojn peza.
(B) Ĉi tiu superpomo estas nekredeble 2300 gramojn peza.

Se eblas ambaŭ, kiu estas la malsameco inter ili?
Senkulpigu min, sed mi opinias ke la du supraj frazoj estas miskonstruitaj. Se mi troviĝus en tiu kazo, mi eble dirus:

"Vi certe ne kredos min, sed ĉi tiu superpomo pezas 2300 gramojn!" rideto.gif

Amike.

Reen al la supro