La pomo plej peza
de Hyperboreus, 2012-marto-13
Mesaĝoj: 6
Lingvo: Esperanto
Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-13 20:39:18
darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-13 21:32:05
oxymor (Montri la profilon) 2012-marto-16 08:22:50
Fakte, la unua ŝajnas stranga al mi, mi ne dirus ĝin, ĉar 1 gramo estas 1 gramo, do mi ne povas imagi unu "nekredeblan gramon". Legante "nekredeblajn 2300 gramojn", mi komprenas ke ĉiu gramo estas nekredebla, tio ne havas sencon. Ĉu ekzistas regulo, aŭ klarigo, kiu diras ke "nekredeblajn" rilatas nur al 2300?
Pezon nekredeblan mi pli facile povas imagi, do la dua certe ĝustas.
drinkulo (Montri la profilon) 2012-marto-16 08:55:40
Ĉi tiu superpomo pezas nekredeble 2300 gramojn.
aŭ
Ĉi tiu superpomo nekredeblas de 2300 gramoj.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-16 12:32:47
drinkulo:Nekompreneble.
Ĉi tiu superpomo nekredeblas de 2300 gramoj.
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-marto-16 12:59:57
Hyperboreus:Kiu el ĉi tiuj frazoj estas ĝusta?Senkulpigu min, sed mi opinias ke la du supraj frazoj estas miskonstruitaj. Se mi troviĝus en tiu kazo, mi eble dirus:
(A) Ĉi tiu superpomo estas nekredeblajn 2300 gramojn peza.
(B) Ĉi tiu superpomo estas nekredeble 2300 gramojn peza.
Se eblas ambaŭ, kiu estas la malsameco inter ili?
"Vi certe ne kredos min, sed ĉi tiu superpomo pezas 2300 gramojn!"
Amike.