Skip to the content

deca aŭ maldeca

by zan, March 15, 2012

Messages: 25

Language: Esperanto

Laf (User's profile) March 17, 2012, 6:24:12 PM

Mi scivolas, kio estas la malsameco inter "bonmaniera" kaj "deca" kaj inter "malbonmaniera" kaj "maldeca".
La demando estas bone starigita, mi ankaŭ ne kapablas senti malsamecon inter ili. Verŝajne estas nur nuanco?

oxymor (User's profile) March 17, 2012, 8:54:27 PM

Homo povas esti bonmaniera.
Ago aŭ sinteno povas esti deca.

Bonmaniera rilatas al iu, deca rilatas al io.

Plue, kelkfoje deca havas alian senson, ĝi iom similas al "taŭga" en :
"tio estas por li deca puno"(ekzemplo el ReVo)

Laf (User's profile) March 17, 2012, 9:32:57 PM

oxymor skribis:
Homo povas esti bonmaniera.
Ago aŭ sinteno povas esti deca.

Bonmaniera rilatas al iu, deca rilatas al io.

Plue, kelkfoje deca havas alian senson, ĝi iom similas al "taŭga" en :
"tio estas por li deca puno"(ekzemplo el ReVo)
Aaaa.. nun mi komprenas rideto.gif
Dankon oxymor!

zan (User's profile) March 19, 2012, 1:56:35 AM

Chainy:Plej ofte oni dirus 'What is your name?'. Sed ĉu ne estas tiel ankaŭ en Esperanto? Min surprizus, se iu ĉiam uzus 'Kiu vi estas?' anstataŭ 'Kiel vi nomiĝas?'.
Esperanto havas plurajn dirmanierojn por ion diri. En ĉi tiu kazo oni povas demandi; Kiu vi estas? Kiel vi nomiĝas? Kio estas via nomo? Kiel oni nomas vin? Kiel mi nomu vin? ... Parolanto povas elekti kiamaniere demandi.

Sed temas pri alparolato en Espetanta parolado. Ĉu anglolingvano koleretiĝas, kiam alparolanto demandas al li:"kiu vi estas?" ?

Chainy (User's profile) March 19, 2012, 1:44:48 PM

zan:
Chainy:Plej ofte oni dirus 'What is your name?'. Sed ĉu ne estas tiel ankaŭ en Esperanto? Min surprizus, se iu ĉiam uzus 'Kiu vi estas?' anstataŭ 'Kiel vi nomiĝas?'.
Esperanto havas plurajn dirmanierojn por ion diri. En ĉi tiu kazo oni povas demandi; Kiu vi estas? Kiel vi nomiĝas? Kio estas via nomo? Kiel oni nomas vin? Kiel mi nomu vin? ... Parolanto povas elekti kiamaniere
demandi.
Mi dirus, ke ankaŭ en Esperanto, la ekzakta signifo de 'Kiu vi estas?' dependas de la kunteksto. Jes, oni povas tion demandi por ekscii ies nomon, sed oni ankaŭ povas tion demandi por ekscii aliajn informojn pri iu homo.

Ekzemple:
— Haltu! — kriis Ramzes — kiu vi estas?

Neniu respondis, nur ŝajnis al la princo, ke en la strio de la lumo de l’ torĉo, brulanta en la unua etaĝo, pasis kiel fulmo nuda kapo kaj pantera felo.
Do, ne temas nur pri nomo, sed pri pli detalaj informoj pri la homo - kiu entute estas tiu homo en la mallumo?

Pro tio, mi pensas ke en certaj kuntekstoj, ja estus malĝentile demandi 'Kiu vi estas?', kvazaŭ la demandanto havas absolute neniun ideon pri la homo. Se mi, ekzemple, alparolas kuraciston (mi jam scias, ke li estas kuracisto) kaj mi volas scii lian nomon, mi ne dirus 'Kiu vi estas?' - tio povus soni, kvazaŭ mi dubas la kvalifikojn de la kuracisto.

Mi pensas, ke oni ofte uzas 'Kiu vi estas?', se oni havas neniun ideon pri la identeco de la homo. Ekzemple, kiun nomon li havas? Kio li estas profesie, kiel li rilatas al la koncerna afero, ktp?

Alia ekzemplo:
“Kio?” diris la giganto, “vi hometo, kiun mi povus dispremi inter la fingroj, vi volas bari al mi la vojon? Kiu vi estas, ke vi parolas tiel arogante?”
Ĉi tie, la demando 'Kiu vi estas?' certe ne temas pri nomo.

Chainy (User's profile) March 19, 2012, 1:50:09 PM

zan:Sed temas pri alparolato en Espetanta parolado. Ĉu anglolingvano koleretiĝas, kiam alparolanto demandas al li:"kiu vi estas?" ?
Nu, pro la kialoj kiujn mi donis en mia antaŭa mesaĝo, mi dirus ke jes, ajna Esperantisto, ĉu anglaparolanto aŭ ne, povus trovi tian demandon iom malĝentila, depende de la kunteksto.

zan (User's profile) March 20, 2012, 7:20:53 AM

Dankegon al Chainy. Mi bone komprenas. La frazo "kiu vi estas?" povas demandi ne nur pri la nomo sed ankaŭ pri la tuto de la demandato. Tial oni povas uzi ĝin en diversaj kuntekstoj inkluzive de malamilecaj. Eble la frazo eĉ ne estas malĝentila en amikeca parolado precipe inter komencantoj. Sed ĝia vasta senco povas kaŭzi miskomprenon al parolato. Do, estas zorginde, kiam oni uzas "kiu vi estas?". Mi komprenas, ke tio ne devenas el simpla kutimo de la angloj sed devenas el la signifo de la frazo.

sudanglo (User's profile) March 20, 2012, 8:58:44 PM

Ligitaj al la naciaj lingvoj estas certaj sociaj konvencioj en la lingvo-uzo. Parol-turnoj en Esperanto ne havas tiom sociajn valorojn.

Kvankam 'Who are you?' sonas iom tro bruska alparolo por anglaj oreloj, mi sentas ke 'Kiu vi estas?' estas pli milda en Esperanto.

Esterlandanoj povas senpripense ofendi per la uzo de ŝajne neŭtralaj frazoj, ne konante la socian normojn de angla socio. La risko estas multe pli malgranda en Esperanto. Oni uzas la lingvon pli 'rekte'.

Foje, mi pensas ke estas tute malfacile, efike insulti iun en Esperanto. Cetere, Esperantistoj estas kutime ĝentiluloj.

darkweasel (User's profile) March 20, 2012, 9:12:05 PM

sudanglo:
Foje, mi pensas ke estas tute malfacile, efike insulti iun en Esperanto.
Oni pli malfacile ofendiĝas pro vortoj en fremda lingvo ol pro tiuj en sia nacia lingvo. Se vi insultus min en la angla, mi certe ne trovus tion same ofenda kiel se vi dirus la saman aferon en la germana - kvankam mi ja sufiĉe bone komprenas la anglan.

Esperanto estas fremdlingvo por la granda plimulto de ĝiaj parolantoj, kaj tial ne eblas efike insulti en ĝi.

Desit1 (User's profile) March 20, 2012, 10:43:36 PM

Sed oni jam povas ofendi homojn pere de Esperanto...mi ja povas tion fari.

Back to the top