前往目錄

Kia Prezidant(in)o?

貼文者: fstphane, 2012年3月15日

訊息: 12

語言: Esperanto

dpmsf (顯示個人資料) 2012年4月10日下午9:42:34

En Brazilo, kelkaj ĵurnaloj komentas pri francia elektado. Ili ĉefe skribas pri Sarkozy kaj iliaj komentoj laŭdas lian komandon, sed komentas, ke la francia popolo ne ĝustas Sarkozyn pro financa krizo.
Do ili opiniis, ke Hollande gajnos la elektadon. Tamen pro financa krizo kaj pafado en Toulouse, ankaŭ Le Pen estas granda kaj forta kandidatino, ĉar la francia naciiosta estas granda en malbonaj momentoj je historio.
La aliajn kadidatojn mi neniam aŭdas. Kaj la ĵurnaloj neniam komentas ilin ankaŭ.
Mi estas dekstristo,do mi volas, ke Sarkozy aŭ Le Pen gajnos, sed mi ĉefe preferas Sarkozyn.

Altebrilas (顯示個人資料) 2012年4月10日下午10:09:35

Estas ankaŭ François Bayrou, kiu reprezentas la centra partio, kiu kritikas Sarkozy, sed verŝajne aliancos kun li dum la deputitaj balotoj, kaj Jean-Luc Mélenchon, maldekstra kandidato, kiu nun atingas 15% en la sondadoj. La ceteraj kandidatoj havas nur 1%: Poutou kaj Artaud, maldekstregaj kandidatoj, Dupont-Aignan, kandidato heredanto de la politiko de de Gaulle sed kiu estis la unua por subskribi la peticion por esperanto, kaj Cheminade ano de Lyndon LaRouche, sed kiu antaŭvidis la ekonomian krizon.

Pluraj gazetoj, kiel "le Nouvel Obs" proponas grafikaĵojn:
http://tempsreel.nouvelobs.com/sondage-president...

回到上端