Al contingut

Forpaso de papera Encyclopaedia Britannica

de Demian, 15 de març de 2012

Missatges: 9

Llengua: Esperanto

Demian (Mostra el perfil) 15 de març de 2012 12.53.10

Hodiaŭ matene mia gazeto donis al mi malbonan novaĵon ke Encyclopaedia Britannica (Enciklopedio de Britannica) ne plue aperos en papera versio. Mi bone scias kiel mi ĝuis legi ĝin ĉe la loka biblioteko kiam mi estis 13- aŭ 14-jaraĝa infano. Ĝi ege mankos al mi. Ĉu ĝi ankaŭ mankos al vi?

Rogir (Mostra el perfil) 15 de març de 2012 15.37.31

La nova vero estas, ke neniu el ni povas fari enciklopedion tiom bone, kiom ĉiuj el ni povas.

glig (Mostra el perfil) 15 de març de 2012 15.39.29

Ne, ĝi tute ne mankos min, finfine oni decidis forĵeti la paperan formon kaj enkonduki la elektronikan, eble iom malfrue, sed pli bone iam ol neniam. Tio helpas savi arbarojn, kaj sankta estu la tago, kiam tio okazos kun ĉiuj aliaj skribaĵoj surpaperskribitaj.

Ju malpli da paperoj, des malpli da forĵetaĵoj kiuj poluas la naturon.

Do mi salutas tiun ĉi novaĵon!

dobri (Mostra el perfil) 15 de març de 2012 16.18.33

glig:Ne, ĝi tute ne mankos min, finfine oni decidis forĵeti la paperan formon kaj enkonduki la elektronikan, eble iom malfrue, sed pli bone iam ol neniam. Tio helpas savi arbarojn, kaj sankta estu la tago, kiam tio okazos kun ĉiuj aliaj skribaĵoj surpaperskribitaj.

Ju malpli da paperoj, des malpli da forĵetaĵoj kiuj poluas la naturon.

Do mi salutas tiun ĉi novaĵon!
Vi ja pravas, sed nur ĝis la komputilo paneos. Tiam vi rapide serĉos la paperajn librojn! Antaŭ unu monato mi tion spertis.

Demian (Mostra el perfil) 15 de març de 2012 17.13.26

Rogir:La nova vero estas, ke neniu el ni povas fari enciklopedion tiom bone, kiom ĉiuj el ni povas.
Mi ne kredas tion. Fakte, la plej bonajn aĵojn en la mondo kreis personoj aŭ fermitaj grupoj, ne socioj.

Kiel Jaron LANIER diras: "Open Source personoj povas imiti Linukson sed ili neniam povas kreii iPod-on (novan teĥnologion)."

Mi kredas ke sperta fizikisto povas verki artikolon pri kvantuma meĥaniko pli bone ol miloj da "ordinaraj personoj" kiuj eble ŝatas fizikon sed ne havas eblecon kompreni kaj bone esprimi la komplikaĵoj de tiu teorio.

Demian (Mostra el perfil) 15 de març de 2012 17.26.52

glig:Ne, ĝi tute ne mankos min...Tio helpas savi arbarojn, kaj sankta estu la tago, kiam tio okazos kun ĉiuj aliaj skribaĵoj surpaperskribitaj.

Ju malpli da paperoj, des malpli da forĵetaĵoj kiuj poluas la naturon.
Vi pravas ke oni bezonas arbarojn por fari paperon. Sed interreto ankaŭ ne estas favora al medio.

Laŭ tiu ĉi raporto en la ĵurnalo Swinburne Magazine de la Swinburne University of Technology: uzado de interreto estas tiom granda fonto de produktado de tervarmigaj gasoj, kiom estas la flugado de aeroplanoj en la mondo.

dobri:Vi ja pravas, sed nur ĝis la komputilo paneos. Tiam vi rapide serĉos la paperajn librojn! Antaŭ unu monato mi tion spertis.
Tute konsentas kun vi! La komputiloj jam ne estas tiom bonaj, ke oni forĵetu paperajn librojn.

Rogir (Mostra el perfil) 16 de març de 2012 19.55.48

Nu, eble Vikipedio ne havas la plej elstarajn artikolojn, sed ĝi sendube havas la plej multajn.

Kaj same Fajrovulpo havas la plej multajn kromprogramojn, kaj Linukso havas la plej multajn lingvojn. Kvanto antaŭ kvalito?

Interretano (Mostra el perfil) 17 de març de 2012 2.15.38

Vi ja pravas, sed nur ĝis la komputilo paneos. Tiam vi rapide serĉos la paperajn librojn! Antaŭ unu monato mi tion spertis.
Oni povas aĉeti librojn de Viki(pedio-aj, fontaro-aj, libroj-aj) tekstoj el Pediapress. (Enciklopedio [en] Esperanto, eldono 2012-a! Aĉetu nun...) lango.gif

Demian (Mostra el perfil) 17 de març de 2012 5.29.16

Rogir:Nu, eble Vikipedio ne havas la plej elstarajn artikolojn, sed ĝi sendube havas la plej multajn.
Ĉinlingvaj enciklopedioj Hudong kaj Baike Baidu estas la plej grandaj enciklopediaj en la mondo. La vico de la Angla Vikipedio estas aŭ la dua aŭ la tria.

Tie ĉi estas artikolo pri Esperanto sur Hudong kaj Baike Baidu.

Mi ne memoras plu. Sed mi ie legis ke Hudong enhavas pli ol 4.000.000 artikolojn kaj la nombro da artikoloj sur Baike Baidu estas pli ol 3.500.000.

Rogir:Kvanto antaŭ kvalito?
Oni bezonas ambaŭ. Se la elekto estas neevitebla, sendube, kvalito!

Personoj ĉe Vikipedio ankaŭ agnoskas la valoron de kvalito. Ili forĵetis la Nederlandlingvan Vikipedion el la listo de 10 la Plej Grandaj Vikipedioj en januario, 2012. Ili faris tion ĉar grupo de kontribuantoj aldonis pli ol 100.000 artikolojn dum 10 tagoj.

Ili sukcese aldonis kvanton; Nederlandlingva Vikipedio nun enhavas pli ol 1.000.000 artikolojn. Sed pro manko de kvalito, ĝi ne estas videbla sur la Hejmpaĝo.

Interretano:Oni povas aĉeti librojn de Viki(pedio-aj, fontaro-aj, libroj-aj) tekstoj el Pediapress. (Enciklopedio [en] Esperanto, eldono 2012-a! Aĉetu nun...) lango.gif
Eldoni Esperantlingvan Vikipedion sur papero ne pliigos ĝian kvaliton.

Vikipedio-modelo de krei kaj disvastigi informon estas modelo, ĝi ne estas la modelo. Ni kondutas al Vikipedio kiel ĝi estus la sola kaj la plej bona modelo.

Tornar a dalt