შეტყობინებები: 1
ენა: Esperanto
gyrus (მომხმარებლის პროფილი) 18 მარტი, 2012 00:41:36
Mi tradukis la unuan alineon de la antikvo-ĉinan filozofian libron, La Mencio. BV korekti misfarojn, doni vian opinion, ktp. Ĉu mi faru plu?
La traduko:
Mencio aŭdiencis kun Reĝo Hui de la ŝtato Liang. La reĝo diris, “Ci ne konsideras mil mejlojn malproksima distanco veni. Ĉu ci havas la rimedon gajnigi mian ŝtaton?” Mencio respondis, “Kial Via Reĝa Moŝto devas paroli pri gajno? Vi ja posedas bonvolon kaj justecon kaj tio taŭgas. Se la reĝo demandus kiel gajnigi sian ŝtaton, la nobeloj demandus kiel gajnigi siajn familiojn. La kleruloj kaj la vulgaruloj demandus kiel gajnigi sin. La superuloj kaj malsuperuloj kontraŭbatalus pri gajno. Ĉi tio endanĝerigus la ŝtaton. En lando de miriado da ĉaroj, kiu murdas sian reganton, tiu ĉiam estas de familio de mil ĉaroj. En lando de mil ĉaroj, kiu murdas sian reganton, tiu ĉiam estas de familio de cent ĉaroj. Milo kontraŭ miriado kaj cento kontraŭ milo – jen grava afero. Kiu unuigas gajnon kaj lastigas justecon, tiu ne kontentos ĝis si forŝtelos ĉion. Neniam estis bonvola homo, kiu forlasis sian familion. Neniam estis justa homo, kiu lastigis sian reganton. Via Reĝa Moŝto parolu nur pri bonvolon kaj justecon. Kial vi devas paroli pri gajno?”