前往目錄

Ĉu ĉiuj komoj estas elparolendaj?

貼文者: HaleBopp, 2012年3月18日

訊息: 4

語言: Esperanto

HaleBopp (顯示個人資料) 2012年3月18日上午10:05:00

Saluton! sal.gif

En la franca, komoj estas uzataj por apartigi vortojn aŭ grupojn de vortoj. Kaj, kiam oni legas komo, oni faras etan paŭzon dum la elparolado.

Sed mi rimarkis, ke en Esperanto, komoj ankaŭ estas uzataj antaŭ kelkaj vortetoj (subjunkcioj aŭ K-tabelvortoj) ekzemple por apartigi subfrazojn. Tiuokaze, mi ne trovas la paŭzon tute natura, kaj en la franca oni ne paŭzus tie.

Ekzemple :

- Ĉiuj, kiujn mi renkontis, ne parolis Esperanton. = Tous ceŭx [ne paŭzo] que j'ai rencontrés, [paŭzo] ne parlaient pas espéranto.
- Mi estas tiel granda, kiel vi. = Je suis aussi grand [ne paŭzo] que toi.

Kiam vi parolas, ĉu vi vere paŭzas tie, aŭ tiaj komoj nur helpas por legado?
Ĉu gravas se mi skribus "Mi estas tiel granda kiel vi." sen komo?

Dankon pro viaj respondoj! rideto.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2012年3月18日上午11:19:58

HaleBopp:
Kiam vi parolas, ĉu vi vere paŭzas tie, aŭ tiaj komoj nur helpas por legado?
Ne, mi ne paŭzas tie.
HaleBopp:
Ĉu gravas se mi skribus "Mi estas tiel granda kiel vi." sen komo?
Ankaŭ tio estas ebla.

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年3月18日下午4:04:37

Forigite

HaleBopp (顯示個人資料) 2012年3月18日下午5:08:41

Dankon!
Fakte mi ne plene komprenas la utilecon de la komo en frazo kiel "Mi estas tiel granda, kiel vi.". Sed, se oni ne elparolas gîn, kaj se oni ankaŭ povas forlasi ĝin, do mia problemo ja ne estas granda!

回到上端