შინაარსის ნახვა

-a, -e, -an

Jorn644-ისა და 19 მარტი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 31

ენა: Esperanto

Jorn644 (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2012 19:06:26

Tiel ke mi estas certa ke mi komprenas ĝuste:

Mi studas legantA = Mi estas leganta kaj studas.

Mi studas legantE = Mi studas pere de legado. (Montras kiel.)
Mi studas legantE = Mi studas dum mi legas. (Montras kiam.)

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2012 19:30:55

Jorn644:Tiel ke mi estas certa ke mi komprenas ĝuste:

Mi studas legantA = Mi estas leganta kaj studas.

Mi studas legantE = Mi studas pere de legado. (Montras kiel.)
Mi studas legantE = Mi studas dum mi legas. (Montras kiam.)
Jes.

Jorn644 (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2012 19:43:41

darkweasel:Jes.
Dankon.

Mi miras, ĉu estas malsimilo inter:

Mi studas legante
Mi studas lege

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2012 20:11:33

Jorn644:Por ke mi estu certa, ke mi komprenas ĝuste:

Mi studas legantA = Mi estas leganta kaj studas.

Mi studas legantE = Mi studas pere de legado. (Montras kiel.)
Mi studas legantE = Mi studas dum mi legas. (Montras kiam.)
La distingo kiam/kiel ne tuŝas la esencon en la uzo de participa adverbo.

Por certaj verboj, realiĝo de la verbo en certa maniero implicus samtempecon, sed tio estas plie afero pri kiel estas la mondo ol pri gramatiko.

Pensante, ke estus pli oportune, ne esti rekonita, mi rapide kaŝis min. Unue okazas la penso, poste la ago, kiun konsilas la penso. Kaj mi ne kaŝas min en pensanta maniero sed en rapida maniero.

Cetere, mi ne trovas, ke 'mi studas leganta' estas natura frazo. Por esprimi ke vi preferas studi per legado diru 'mi preferas studi legante'. Tio ankaŭ implicas, ke, foje, kiam vi legas vi samtempe studas.

Mi ripetas mian konsilon, Jorn, ke vi lernu per studo de normalaj frazoj. Esperanto ne estas iu speco de algebro.

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2012 20:22:56

Jorn644:
darkweasel:Jes.
Dankon.

Mi miras, ĉu estas malsimilo inter:

Mi studas legante
Mi studas lege
La dua efektive povas signifi aliajn aferojn laŭ la kunteksto. Lege signifas simple "iel rilate al legado".

Mi tamen konsentas kun sudanglo, ke vi ŝajne rigardas la lingvon kiel matematikaĵon. rideto.gif Eble estas pli bone simple ekuzi ĝin (kaj eble atendi korektojn) anstataŭ tiel multe cerbumi pri gramatikaj detaloj.

Jorn644 (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2012 20:29:37

sudanglo:Cetere, mi ne trovas, ke 'mi studas leganta' estas natura frazo. Por esprimi ke vi preferas studi per legado diru 'mi preferas studi legante'. Tio ankaŭ implicas, ke, foje, kiam vi legas vi samtempe studas.

Mi ripetas mian konsilon, Jorn, ke vi lernu per studo de normalaj frazoj. Esperanto ne estas iu speco de algebro.
Se vi dirus "Mi studas leganta.", tio signifus: "Mi estas leganta kaj studas.". Tio indikus ke mi faras du agojn samtempe. Tio povas signifi "Mi legas bildorakonton amuzan kaj studas historian lernolibron." (Mi studas lernolibron leganta bildorakonton.)

Se vi dirus "Mi studas legante.", tio signifus: "Mi studas pere de legado". Tio montrus la manieron kiel mi studas.

Kio estas malnormala pri tio?

Mi konsentas kun vi ke esperanto ne estas iu speco de algebro, tamen por bone scii kiel uzi la lingvon, estas grave ankaŭ kompreni kial kelkaj frazoj estas malĝustaj.

Eble "Mi studas lernolibron leganta bildorakonton." estas tro peza, kaj pli bone estus "Mi studas lernolibron kaj legas bildorakonton.", tamen mi almenaŭ ja scius, kial ĝi estas tro peza kaj kial estas preferinde eviti tian lingvaĵon.

Laŭ mi, la mallonga frazo "Mi studas leganta" (mi estas studanta kaj studas), ja sentas normala. Sed mi ja konsentas kun vi ke "Mi studas legante" sentas pli natura.

(Tamen mi kompreneble estas nur komencanto...)

Jorn644 (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2012 21:27:33

sudanglo:Cetere, mi ne trovas, ke 'mi studas leganta' estas natura frazo. Por esprimi ke vi preferas studi per legado diru 'mi preferas studi legante'. Tio ankaŭ implicas, ke, foje, kiam vi legas vi samtempe studas.
@Sudanglo: Unue, mi tre aprezas vian helpon. Dankon por tio. Ĝi helpas min pli bone kompreni la lingvon. Vi diris ke vi trovas ke 'mi studas leganta' ne estas natura frazo. Mi miras, kial vi tiel opinias.

Kial estas pli preferinde uzi 'legante'? Post pripenso mia klarigo estas jena:

'Mi studas leganta' = 'Mi estas leganta kaj studas'
'Mi studas legante' = 'Mi studas dum legi'

'Mi studas legante' sonas pli facila, ĉar 'dum legi' estas pli facila ol 'estas leganta'.
Se mi pli komplikus la frazojn:

1) 'Mi studas historion leganta bildolibron.'
2) 'Mi studas historion legante bildolibron.'

La unua frazo kiu uzas 'leganta' estas malklara. Ne estas klare ĉu la frazo uzas perverban priskribon de objekto aŭ subjekto.

La dua frazo kiu uzas 'legante' ja estas klara. Klare montras ke mi studas historion dum legi bildolibron.

Ĉu mi pravas pri ke vi opinias 'legante' pli preferinda ol 'leganta' pro ĝia facileco?

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 23 მარტი, 2012 05:55:22

Jorn644:
Ĉu mi pravas pri ke vi opinias 'legante' pli preferinda ol 'leganta' pro ĝia facileco?
Temas verŝajne pri tio, ke simple estas relative malkutime uzi A-vorton kun pronomo, aŭ (eĉ pli grave) uzi A-vorton malproksiman de tio, kion ĝi priskribas.

E-vorta participo estas multe pli kutima kaj natura strukturo.

Hyperboreus (მომხმარებლის პროფილი) 23 მარტი, 2012 06:29:10

Forigite

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 23 მარტი, 2012 06:34:37

Hyperboreus:
darkweasel:E-vorta participo estas multe pli kutima kaj natura strukturo.
Ĉu fakte estas naturaj strukturoj en konstruita lingvo?
Eble vi povas nomi la vorton "natura" iom netrafa, tamen jes, ekzistas "normalaj" esprimomanieroj kaj "nenormalaj", kiuj tamen ne malĝustas.

ზემოთ დაბრუნება