ورود به محتوا

-a, -e, -an

از Jorn644, 19 مارس 2012

پست‌ها: 31

زبان: Esperanto

Jorn644 (نمایش مشخصات) 19 مارس 2012،‏ 18:42:28

Ĉu iu povas klarigi al mi la jenajn ses frazojn? Mi ne estas certa pri ĉu mi pravas pri ilies signifoj. Mi grasigis la frazpartojn pri kiuj mi pensas ke ili havas ligon.

1.1 Tiun vorton li uzas sola (nur li uzas tiun vorton)
1.2 Tiun vorton li uzas sole (nur tiun vorton li uzas)
1.3 Tiun vorton li uzas solan (mi ne certas pri ĉi ties signifo)

2.1 Li pentras ŝin nuda (je la pentraĵo ŝi aperas nuda)
2.2 Li pentras ŝin nude (li pentras dum li mem estas nuda)
2.3 Li pentras ŝin nudan (li pentras ŝin dum ŝi estas nuda)

Pri kio mi dubas la plej estas:
En frazo 1.1 "sola" rilatas al la subjekto, dum en frazo 2.1 "nuda" rilatas al la objekto. Kiel scii kiam perverba priskribo rilatas al subjekto aŭ objekto?

Hyperboreus (نمایش مشخصات) 19 مارس 2012،‏ 19:13:23

Forigite

Jorn644 (نمایش مشخصات) 19 مارس 2012،‏ 20:24:37

Dankon Hyperboreus.
Mi komprenas kion vi volas diri, kaj mi trovis la fadenon menciitan.

Tamen, vi skribis: "Ĉe verboj transitivaj la perverba priskribo celas la objekton."

Rigardu la frazon: "Tiun vorton li uzas sola"

Laŭ "www.reta-vortaro.de" la verbo "uzi" estas transitiva.

Laŭ PMEG tiu ĉi frazo signifas: "Nur li uzas tiun vorton."

Do laŭ PMEG la perverba priskribo en tiu ĉi frazo rilatas al la subjekto dum la verbo ja estas transitiva.

Ĉu vi povas helpi min klarigi tion? Mi volas kompreni.

Hyperboreus (نمایش مشخصات) 19 مارس 2012،‏ 21:02:50

Forigite

Jorn644 (نمایش مشخصات) 20 مارس 2012،‏ 6:35:07

Esperanto simple ne havas kontrolmetodon por determini kio estas la celo de perverba priskribo. Se la semantiko permesas diversajn interpretadojn, la frazo estas multsenca.
Mi konsentas kun vi, ja estas malklara afero.

Eble estas plej bone se oni evitus perverbajn priskribojn se tio faras la frazon multsenca.

1 Mi faras la taskon sola = Mi faras tiel ke la tasko estos sola. (ke ĝi estas for de aliaj taskoj)
2 Mi faras la taskon sola = Nur mi faras la taskon.

Se oni volas diri la dua, eble pli bone estus "Nur mi faras la taskojn."

sudanglo (نمایش مشخصات) 20 مارس 2012،‏ 9:29:15

La signifo de iu frazo ne dependas sole de la gramatiko. La interpreto de frazo estas kondiĉita de nia kono de la mondo - kia ĝi estas kaj kiel ĝi imageble povus esti.

Komparu:

1. Ŝi dancis nude.
2. Ŝi dancas elefante.
3. Ŝi dancis arbe.

1. Ĉu estas iu danco, kiu estas nuda, kaj, kiun la dancanto povas danci vestita? Ne. Do, la sola maniero por danci nude, estas danci sen vestoj - la dancanto devas esti nuda.

2. La maniero de la dancado estas tiel maleleganta kiel estus se elefanto dancus. Sed la dancanto ne estas elefanta. Eble la dancanto marŝas elegante, sed ne scipovas danci.

3. Gramatike korekta sed ne havas multan sencon. Homoj ne estas arbecaj, nek dancoj.

Nun konsideru:

4. Ŝi pentris lin nude.

Imageble, artisto povus preferi ne porti vestojn dum li/ŝi pentras. Ankaŭx, oni povas pentri iun nuda en pentraĵo. Tial tiu frazo kreas iom da dubo pri la ĝusta interpreto.

Jorn644 (نمایش مشخصات) 20 مارس 2012،‏ 10:01:10

Li pentras ŝin nuda

Oni povas kompreni tiun frazon kiel:
1 Dum li estas nuda li pentras ŝin.
2 En la bildo ŝi aspektas nuda.

Kaj en la angla kaj en la nederlanda estas la sama afero.

He paints her naked

La angla frazo povas havi la samajn signifojn kiel la esperanta frazo.

@Sudanglo: Kiel la angla traktas tiun ĉi aferon?

Eble pli bone estus diri:

1 Li pentras ŝin nuda en la bildon
2 Li nuda pentras ŝin (tiel "nuda" ŝajnas rilati al "li")

Jorn644 (نمایش مشخصات) 20 مارس 2012،‏ 11:38:11

1 Li pentras ŝin nuda
2 Li nuda pentras ŝin

Kion mi rimarkis estas ke mi emas ligi mense "-a vorton" al la plej proksima "-o vorto."

Eble se ni ŝanĝus la pronomon "li" al "viro" kaj "ŝi" al "virino" estus pli klare kion mi volas diri:

1 Viro pentras virinon nuda
2 Viro nuda pentras virinon
3 Nuda viro pentras virinon

En la unua frazo "nuda" ŝajnas aparteni al "virinon ", tamen en la dua frazo "nuda" ŝajnas aparteni al "viro".

Kaj en la tria frazo mi supozas ke verŝajne tuj ĉiu opinias ke temas pri "nuda viro" kiu estas pentranta "virinon ".

Laŭ la libera vortordo ja eblas meti "perverban priskribon" antaŭ la subjekto, kion mi faris en la tria frazo.

sudanglo (نمایش مشخصات) 20 مارس 2012،‏ 12:31:00

Jorn644:Li pentras ŝin nuda

Oni povas kompreni tiun frazon kiel:
1 Dum li estas nuda li pentras ŝin.
2 En la bildo ŝi aspektas nuda.
Pri la frazo 'Li pentris ŝin nuda' estas nenia dubo. Nur la signifo 2, aplikiĝas.

En 'mi trovis ŝin morta', evidente ne estas mi kiu estas morta.

En la angla 'He painted her in the nude' estas same ne-preciza kiel en Esperanto 'Li pentris ŝin nude'.

EldanarLambetur (نمایش مشخصات) 21 مارس 2012،‏ 10:19:06

sudanglo:Pri la frazo 'Li pentris ŝin nuda' estas nenia dubo. Nur la signifo 2, aplikiĝas.
Laŭ PMEG:

"Li pentras ŝin nudan. = Li pentras ŝin, kiam ŝi estas nuda. Se oni dirus nuda sen N, la signifo estus: Li pentras bildon, en kiu ŝi estas nuda. Sen N la signifo eĉ povas esti: Li pentras ŝin, kiam li mem estas nuda. Sed por tia signifo estas pli klare diri: Li nuda pentras ŝin."

Tio eĉ ŝajne konfirmas la taktikon de Jorn644, "Li nuda pentras ŝin ".

بازگشت به بالا