Noruzo Kaj Ĥajam
dari omid17, 19 Maret 2012
Pesan: 15
Bahasa: Esperanto
omid17 (Tunjukkan profil) 19 Maret 2012 23.49.40
Nouruz devenas origine de Zoroastrismo, kaj fakte estas la plej sankta festo en tiu religio. Oni kredas, ke ĝi estas inventita de Zoroastro mem kaj multaj etnoj kaj nacioj kiuj estas kulture rilataj al Persio, ankaŭ festas ĉi tiun tagon; Ekz-e Kurdoj, Azerioj, Afganoj kaj Taĝikoj.
Ĉiu ero de "Haft-Seen" kiun ni metas sur la tablon, havas iun simbolan signifon.
Jen la 7 eroj:
1) Sabzeh (Tritiko): simbolas la kreskaĵojn
2) Samanu (iu dolĉa pudingo bakita en Irano): simbolas bonhavecon
3) Senjed (sekigita sovaĝ-olivon): simbolas la amon
4) Sir (ajlo): simbolas medicinon
5) Sib (pomoj): simbolas belecon kaj sanon
6) Somāq (sumako): simbolas sunleviĝon (per sia koloro)
7) Serkeh (vinagro): simbolas maljunecon kaj paciencon
Kompreneble homoj foje uzas aliajn erojn ankaŭ (kiel "Sonbol", "Sekke" ktp) sed ordinare, la supre menciitaj eroj estas uzitaj.
Multaj persaj homoj ankaŭ metas La Ŝahnameon sur la tablon, ĉar iel estas la simbolo de Persa identeco (Religiaj homoj metas La Koranon). La tablo foje ankaŭ enhavas "pentritajn ovojn", Orfiŝojn kaj spegulon. ovoj simbolas homojn kaj fekundecon, orfiŝoj simbolas bestojn kaj spegulo signifas la ĉielon. Efektive ĉiu ero estas rememorigilo de iu Zoroastrisma Yazata (dieco).
Iu tipa Haft-Seen tablo povas aspekti ĉi tiel
omid17 (Tunjukkan profil) 20 Maret 2012 00.16.00
Noruzo estas la unua tago de printempo, kaj printempo estas la simbolo de nova vivo. Mia naskiĝtago estas en la 11a tago de ĉiu nova jaro. Mi ŝatas ĉi tiun proksimuman koincidon. Ĉar mi sentas min ŝanĝanta kun la sama rapido kiel la naturo!
Nu, ĉiujare, inter la horoj antaŭ la nova jaro, mi kutime legas poemojn de Ĥajam
erinja (Tunjukkan profil) 20 Maret 2012 01.08.36
En mia infanaĝo, mi havis amikinon kun irana patro. Ili ĉiam havis noruz-tablon en la hejmo.
Mi multfoje aŭdis pri kutimo salti super fajron por Noruz-festoj. Kiam oni kutime faras tion?
omid17 (Tunjukkan profil) 20 Maret 2012 01.35.03
Unu el liaj poeziaj esprimoj pri mallongeco de la vivo temas pri la argilaj kruĉoj. Li diras ke, se vi zorgeme rigardas al la ronda manilo de kruĉo, vi eble vidos ke ĝi estas mano de iu forpasinta amanto kiu iam ĉirkaŭprenis sian amatinon. La amanto mortis kaj fariĝis parto de argilo, kaj iam poste, el grundo oni faris kruĉon. Kaj baldaŭ (simbole) ni ankaŭ fariĝos kruĉoj.
Li estas kompleksa poeto, sed mia impreso estas tio, ke, li opinias ke ni ne tiel zorgu pri paradizo aŭ la infero aŭ alia sublima mondo. Paradizo estas tie ĉi kaj ni povas uzi tion se vi volas, kiel eble plej surtere! Li pensas ke ni vivu en la nuna tempo, sen zorgoj, tute trankvile:
Ne scias mi, ĉu mia Farint’ antaŭmedite
min al Eden’ destinis aŭ al Infero: kvite!
Manĝeto, am-idolo kaj vin’ sur verda herbo,
jen tri, kontante: via Eden’ estas kredite!
(tradukita de: prof. Warighien)
Se estus eble, mi volus ke tempo haltu iomete je tia bela tempo de la jaro, kiam homoj estas iomete pli bonkora kaj pli feliĉa. Ni havis tre malfacilan tempon en nia lando dum la lastaj tri jaroj. Nombro de niaj gejunuloj, el niaj plej bonaj kaj inteligentaj homoj mortis en la protestoj. Iuj estas nune en prizonoj, kaj iuj forpeliĝis de universitatoj kaj siaj estonteco estas neklara. Ekonomia embargo jam kreis multajn malfacilaĵojn kaj neniu scias kion okazos estonte. La ideo de ebla milito estas naŭza kaj timiga, kaj ĉiutage la valoro de nia valuto defalas.
Malgraŭ tio, mi havas multajn esperojn ke la malfacilaj tempoj baldaŭ pasos. Mia nomo (Omid) en Persa signifas "espero"-n, kiel do, mi povas esti senespera?
Kiel Ĥajam diras, oni devas ĝui la vivon kaj uzi la nunan tempon por estigi bonan kaj agrablan paradizon.
omid17 (Tunjukkan profil) 20 Maret 2012 02.06.17
erinja:Feliĉan Noruzon!Dankegon amiko!
Ĉu vi ne volas doni al mi "Ejdion"?
erinja:En mia infanaĝo, mi havis amikinon kun irana patro. Ili ĉiam havis noruz-tablon en la hejmo.Mojose, tiu festo nomiĝas "Chahārshanbe-Sūri" kaj estas antaŭludo al Noruz. Ĉi tio estas ankaŭ antikva festo kiu datiĝas de Zoroastrisma periodo. Ĝi laŭvorte signifas "la Merkredan Festenon"; Fakte oni faras tion en la nokto de Mardo, en la fina semajno de la jaro. Ni festis tion, kelkajn tagojn antaŭe.
Mi multfoje aŭdis pri kutimo salti super fajron por Noruz-festoj. Kiam oni kutime faras tion?
En ĉi tiu tago, ni iras al la stratoj kaj lumigas ĝojfajrojn. Ni kantas iun komikan kanton, kaj unu post la alia supersaltas la fajron. Fine, ni kolektiĝas ĉirkaŭ la fajro kaj dancas.
Jen la kanto:
زردی من از تو
سرخی تو از من
proksimuma traduko:
Mia malsanema paleco estas por vi, via fajra ruĝa koloro estas por mi
En Zoroastrismo, fajro estas la fonto de la vivo kaj kreskado, kaj la tradicio iel devenas de tiu religio.
bildo (Tunjukkan profil) 20 Maret 2012 07.01.11
omid17:Laŭ la Persa kalendaro, morgaŭ la 1390a jaro finiĝos, kaj la 1391a jaro komencos.Feliĉan novan jaron, Omid17! Mi interesiĝas, de kiu evento komenciĝas la persa kalendaro? Kaŭ ankoraŭ mi volas scii, kial la ŝtato de persoj nomiĝas Irano, kaj ne Persio?
cellus (Tunjukkan profil) 20 Maret 2012 09.02.38
Cellus
omid17 (Tunjukkan profil) 20 Maret 2012 15.11.54
bildo:Dankon, tra la jaroj, malsamaj dinastioj ŝanĝis la kalendaron laŭ sia kredaro. Antaŭ la Islama revolucio, la deirpunkto de la kalendaro estis la tago en kiu "Cyrus" atingis la potencon. La nuna sistemo kiun ni uzas (Jalali Kalendaro), baziĝas sur la Islama pilgrimo de 'Muhammad', sed ankoraŭ estas malsama ol la luna kalendaro uzata en la Araba Mondo.omid17:Laŭ la Persa kalendaro, morgaŭ la 1390a jaro finiĝos, kaj la 1391a jaro komencos.Feliĉan novan jaron, Omid17! Mi interesiĝas, de kiu evento komenciĝas la persa kalendaro?
La sola diferenco inter la du sistemoj (Jalali kaj Cyrus-a), estas en la deirpunkto kaj ĉio alia estas sama. Laŭ la Cyrus-a kalendaro, hodiaŭ estas la 2571a jaro! (Fakte: La nuna 'Jalali' jaro + 1180 = La Cyrus-a jaro)
Interese, la kalendaro ni uzas estas elpensita de Ĥajam (jes, li ankaŭ estis sciencisto) kaj estas pli preciza ol la gregoria kalendaro.
bildo:Kaŭ ankoraŭ mi volas scii, kial la ŝtato de persoj nomiĝas Irano, kaj ne Persio?La nomo "Irano", kiu en Persa lingvo signifas "Lando de la Arjoj", estas uzata "ene de Irano" de antaŭ multaj jaroj.
La "internacia" nomo estis "Persia", ĝis 1935, kiam
Reza Shah petis fremdajn delegitojn uzi la terminon "Iranon" en formala korespondado (Mi ne scias kial ). Post tio, la du nomoj estas ambaŭ uzataj, sed kompreneble la nuna Islama registaro ne preferas uzi malnovan nomon ĉar ĝi rememorigas zoroastrisman pasintecon.
"Persio" alvokas la malnovan kulturon kaj civilizacion de la lando, kaj tial, multaj tie ĉi preferas uzi la nomon, prefere ol Irano. Sed, nu, ne tiel diferencas, ambaŭ estas ĝustaj nomoj.
omid17 (Tunjukkan profil) 20 Maret 2012 15.33.07
cellus:Mi komprenas ke la persoj estas nur unu el la gentoj en Irano, tiel ke la loĝantoj de la lando estas irananoj. Korektu min se mi erasis!Originale Persa signifis "de Persis". La kialo estas ke la
Cellus
"Aĥemenida dinastio" kiu unuigis ĉiujn aliajn Iranajn imperiojn 2500 jaroj antaŭe, kreiĝis en tiu regiono. sed ĝi jam delonge akiris pli vastan signifon kaj hodiaŭ temas pri la tutaj Iranaj homoj (kaj homoj kiuj parolas Persan aŭ historie havas ligojn kun malnova Perso).
Ekzemple, "Persa Golfo", ne signifas "la Golfo de homoj de Persis". Ĝi evidente temas pri la tuta Irano.
Bonaj demandoj
ofnayim (Tunjukkan profil) 20 Maret 2012 16.08.12