Al la enhavo

Ekvinokso

de bildo, 2012-marto-20

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

bildo (Montri la profilon) 2012-marto-20 05:13:26

Hodiaŭ venas al ni Ekvinokso . Mi ĉiam festas ĉi tiun daton.

Bonvenon la somero al nordanoj!

Bonvenon la vintro al sudanoj!

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-20 06:10:20

bildo:
Bonvenon la vintro al sudanoj!
Kompatindaj sudanoj!

Tjeri (Montri la profilon) 2012-marto-20 06:14:59

Bonvenon la vintro al sudanoj!
Kompatindaj sudanoj!
Nur aŭtuno komenciĝas hodiaŭ ĉe la suda duonsfero, kaj ne parolaĉu pri vintro, mi ŝatas ankaŭ ĝin.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-20 06:18:21

Tjeri:
Nur aŭtuno komenciĝas hodiaŭ ĉe la suda duonsfero
... kaj printempo en la norda.

utku (Montri la profilon) 2012-marto-20 06:42:26

Ne egalas je ekvinokso ĝuste, sed Noruzo estas efektive festata preskaŭ en ĉiu lando de Okcidenta kaj Centra Azio.

bildo (Montri la profilon) 2012-marto-20 07:15:07

utku:Ne egalas je ekvinokso ĝuste, sed Noruzo estas efektive festata preskaŭ en ĉiu lando de Okcidenta kaj Centra Azio.
Ĉiuj prapopoloj antaŭe festis nome Ekvinokson. Noruzo, Pasko kaj aliaj religiaj festoj estis elpensitaj poste por tiu vere grava dato. Tamen, nur Ekvinokso estas la reala evento por festi tiam, laŭ mi. Kaj ankaŭ Nova jaro.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-marto-20 20:36:05

Kiu sezono okazas en Ekvatoro?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-20 20:44:33

Altebrilas:Kiu sezono okazas en Ekvatoro?
Efektive la kvar sezonoj, kiujn ni (vi kaj mi, eble ne ĉiuj forumanoj) konas, ne ekzistas sammaniere en la tropikaj landoj.

bildo (Montri la profilon) 2012-marto-21 05:47:57

Altebrilas:Kiu sezono okazas en Ekvatoro?
Ekvatora klimato (tropika pluvarbaro klimato) ne havas prononcitan someron aŭ vintron; estas kutime varma kaj humida vetero dum la tuta jaro kaj hastoj estas abundaj kaj oftaj. Unu tago en ekvatora klimato povas esti tre simila al la sekva, kaj la ŝanĝo de temperaturo inter tago kaj nokto povas esti pli granda ol la averaĝa ŝanĝo de temperaturo inter "somero" kaj "vintro".

Ondo (Montri la profilon) 2012-marto-21 07:01:26

La dato de tagnoktegaliĝo, ĉu Marta, ĉu Septembra, estas ne tre grava. Krome, la ideoj pri sezonoj tre varias inter la mondopartoj, kaj tiujn difinas en la homa menso tiaj aferoj kiel vetero (temperaturo, ventoj, pluvo), tempoj de semado kaj rikoltado, kvanto de sunlumo kaj diversaj fenomenoj de la naturo. La ideo, ke "printempon", "someron" k.a. precize difinas astronomio, estas plej stranga. Se astronomio iel rolas, laŭ la norda vidpunkto, kiun spegulas pluraj lingvoj, ekzemple la Junia sunhalto markas somermezon, ne finon de printempo.

Reen al la supro