Mensagens: 4
Idioma: Esperanto
Sub (Mostrar o perfil) 20 de março de 2012 13:12:05
La ideo estas fari lokan socian reton en ĉiuj landoj samtempe per nia kunlaborado antaŭ ol definitive establiĝas la grandaj firmoj en tiu promesplena sektoro. Imagu se la venonta Facebook aŭ Google celas servi la esperantan movadon. Ĉu trovi novajn anojn kaj disvastigi nian lingvon ne estus pli facile ?
Sociaj retoj je proksimeco baldaŭ estos laŭmodaj. Konkurencaj projektoj jam ekis, sed ĉio ankoraŭ eblas, ĉar ni havas multajn potencajn atutojn : nian internacian multecon kaj nian efikan lingvon. Tamen, ni devas fari la decidon nun.
Tio ne estas nur ideo. Ni havas konkretan planon por sukcesigi tian grandan timigan projekton sed ni bezonas iom da ĉies helpo.
Sub (Mostrar o perfil) 21 de março de 2012 11:46:56
Eble vi bezonas pli da informado por esprimi vian opinion.
Jen priskribo de la celata projekto jam en kvar lingvoj :
http://www.geocivitano.org/projekto/
Ne necesas ŝati tiun projekton por agi ĉar ni nur bezonas, ke simplaj taskoj estos faritaj.
Ni tre ĝojus legi viajn komentariojn aŭ demandojn ĉar ni pensas, ke tiu projekto povas esti bonan ŝancon por pli-efike diskonigi nian lingvon kaj prepari la estontecon.
hadriana (Mostrar o perfil) 23 de março de 2012 18:57:18
Sub:Ĉu iuj interesiĝus partopreni en la kreado de projekto ne por esperantistoj kiel jam ekzistas sed per esperantistoj kaj, kiu fakte celas ne-esperantistojn ?Saluton
La ideo estas fari lokan socian reton en ĉiuj landoj samtempe per nia kunlaborado antaŭ ol definitive establiĝas la grandaj firmoj en tiu promesplena sektoro. Imagu se la venonta Facebook aŭ Google celas servi la esperantan movadon. Ĉu trovi novajn anojn kaj disvastigi nian lingvon ne estus pli facile ?
Sociaj retoj je proksimeco baldaŭ estos laŭmodaj. Konkurencaj projektoj jam ekis, sed ĉio ankoraŭ eblas, ĉar ni havas multajn potencajn atutojn : nian internacian multecon kaj nian efikan lingvon. Tamen, ni devas fari la decidon nun.
Tio ne estas nur ideo. Ni havas konkretan planon por sukcesigi tian grandan timigan projekton sed ni bezonas iom da ĉies helpo.
Mi lernas esperanton ekde unu jaro ; via projekto multe interesas min.Mi ŝatus, ke la esperanta movado malfermiĝus sur les ne-esperantistoj, ĉar ili ne devas resti inter ili , se ili deziras, ke la internacia lingvo diskoniĝas ; la projekto povas esti ponto inter esperantistoj kaj ne-esperantistoj, do mi pensas, ke estas bonega ideo.
Mi subtenas vin
Amike
Sub (Mostrar o perfil) 3 de abril de 2012 16:44:18
Mi pensas, ke esperantistoj ja estas komprenemaj ĉar necesas esti komprenema por lerni Esperanton. Sed varbi novulujon estas tre malfacila laboro kaj eble malpli interesa ol praktiki la lingvon. Lerni Esperanton jam estas sufiĉa peno por la plej multaj homoj. Tial, ni proponas uzi ian interretan aŭtomatan voĵon por konatigi Esperanton pli facile. Esperanto estas mirinda ilo sed tute senutila, se preskaŭ neniu parolas ĝin. Ĉu iu ne konsentas ?