Al la enhavo

Amerikanoj

de Hyperboreus, 2012-marto-20

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-marto-21 03:59:12

Hyperboreus:
Sahaquiel:
Hyperboreus:
erinja:Al mi, ladino estas jud-hispana lingvo. Pri kio vi parolas, precize?
"Latinos" estas ĉiuj civitanoj de la hispanparolantaj Amerikoj. Ekzemple en Gvatemalo la hispanoj, la majaoj, la ŝinkaoj, la garifunaoj kaj la "ladinos" estas ĉiuj "latinos".

"Ladinos" estas aŭ personoj kiuj havas prapatrojn kaj hispanajn (aŭ ĝenerale eksterlandajn) kaj indiĝenajn, aŭ personoj indiĝenaj kiuj adoptis la lingvon kaj kulturon hispanajn.
Mi ne sciis pri tio, en Kolombio ni ne konas tiun sprimon.
Interese. Kiun el du vi ne konas? "Latino"? Aŭ "ladino"?
Ladino, por mi tiu estas la lingvo, mi neniam aŭdis la sprimon "ladinos" por miksitaj personoj hispanaj kaj indiĝenaj.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-21 04:04:13

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-21 06:07:12

erinja:Tial mi mem emus diri "latinamerikano" kaj tio inkluzivus personojn el landoj kiuj parolas la hispanan kaj la portugalan (sed ne inkluzivus sudamerikajn landojn kaj karibeajn insulojn kie oni parolas ekz. la anglan).
Ĉu latinamerikano inkluzivas kebekianojn? Ili ja parolas la francan, kiu estas latindevena lingvo ... rideto.gif

Tjeri (Montri la profilon) 2012-marto-21 08:06:21

Ladinoj ankaŭ estas popolo de iuj valoj en la Itala regiono de Suda Tirolo (Alto Adige)

erinja (Montri la profilon) 2012-marto-21 12:25:07

darkweasel:
erinja:Tial mi mem emus diri "latinamerikano" kaj tio inkluzivus personojn el landoj kiuj parolas la hispanan kaj la portugalan (sed ne inkluzivus sudamerikajn landojn kaj karibeajn insulojn kie oni parolas ekz. la anglan).
Ĉu latinamerikano inkluzivas kebekianojn? Ili ja parolas la francan, kiu estas latindevena lingvo ... rideto.gif
Efektive la strikta difino inkluzivus ankaŭ ilin! Sed mi mem emus malinkluzivi franclingvajn landojn.

Tio estas la problemo pri tiaj striktaj terminoj. Eĉ la naciaj lingvoj ne ĉiam klare distingas. La vorto "latino" kiel ĝi venis en la anglan povus foje inkluzivi, foje malinkluzivi, certajn grupojn.

Eĉ geografiaj distingoj ne ĉiam faciligas, ĉar ekz. Meksiko klare havas kulturon kiu kundividas pli da trajtoj kun centra Ameriko, ol kun nord-Ameriko. Sed geografie ĝi klare estas en Nord-Ameriko.

Mi emas diri "Sud-Ameriko" kaj tiel inkluzivi ĉiujn sud-Amerikajn kaj centr-Amerikajn landojn, sed tiel kompreneble la centr-Amerikanoj sentus ke ili ne inkluziviĝas, do eĉ por paroli pri geografiaj regionoj, malfacilas. Tiel, kredeble, naskiĝis la termino "Latin-Ameriko" - por inkluzivi Meksikon (Nord-Ameriko), centran Amerikon, kaj Sud-Amerikon. En la angla tio tute ne inkluzivus Kebekion. Sed efektive mi pensas ke kulture, la kebekianoj kundividas la kulturon pli kun aliaj norduloj (anglalingvaj usonanoj kaj kanadanoj) kaj kun Eŭropo (Francujo ktp) ol kun centra kaj suda Ameriko.

Pri la homoj mem, mi pli kaj pli malŝatas doni apartajn nomojn al personoj, surbaze de ilia etna grupo, "raso", kio ajn. Laŭ mi tio portas al problemoj. Do bone, persono estas "duone hispana kaj duone indiĝena". Tiu persono eble nomiĝus "Ladino" en Gvatemalo, "Mestizo" en aliaj landoj, kio ajn. Kaj post kelkaj generacioj, eble venos ido kiu estas 1/16-e indiĝena kaj 15/16-e hispana. Ĉu tiu persono ankoraŭ estas "Ladino"/"Mestizo"/kio ajn? Kaj ĉu oni finfine portas al la fifama "regulo de unu guto" kiun oni havis en kelkaj sudaj ŝtatoj de Usono, laŭ kiu oni estis "nigra" eĉ se oni havas nur unu guton de "nigra sango"? (malgraŭ tio ke la persono estos nedistingebla de aliaj blankuloj)? Oni portiĝas al frenezaj situacioj.

Laŭ mi estas plej bone, do, paroli ne pri specialismaj vortoj por diversaj miksaĵoj de hom-specoj, sed uzi simplajn priskribajn vortojn. "Miksdevenulo" se oni volas emfazi ke oni venas de multaj devenoj. "Persono de miksita eŭropa kaj amerika deveno".

Oni povas tre multon lerni pri lando, laŭ la nomoj kiujn ili donas al siaj loĝantoj. Kelkaj landoj havas tre specifajn nomojn por homoj kun diversaj miksitaj devenoj. Oni konstatas ke en la propra lingvo oni vivis senprobleme sen tiel distingi inter homoj, sed en tiu alia lando, tiuj nomoj estas gravaj kaj uzataj. Oni demandas sin, "Kiel mia lando aspektas al eksterulo, kaj kiujn senbezonajn distingojn ni mem faras, inter diversaj homoj?"

rundvlp (Montri la profilon) 2012-marto-21 12:42:57

Mi tuj precizos ankaŭ la ekzistadon de Franca Gviano, tiel mi komplikas la aferon okulumo.gif
http://eo.wikipedia.org/wiki/Franca_Gviano

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-marto-21 13:29:25

Mi tre malŝatas la esprimojn "blankulo", "nigrulo", ktp. Mi NE estas blanka. Mi estas iomete rozkolora. Obama ne estas nigra - lia haŭto estis pli kiel ĉokolatlakto. Homoj venas en diversaj koloroj sed neniu inter ni estas vere blanka aŭ nigra - kvankam mi vidis kelkajn afrikoanojn kiuj estas iomete bluaj. Ni devas ververe denove pridiskuti tion.

Reen al la supro