Sisu juurde

Voĉdonu por programero pri Esperanto en Rio+20!

kelle poolt alesh13, 20. märts 2012

Postitused: 2

Keel: Esperanto

alesh13 (Näita profiili) 20. märts 2012 20:17.42

Mi trovis tion en la paĝaro de UEA :

"En junio okazos en Rio-de-Ĵanejro "Rio+20", t.e. Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, ankaŭ nomata Pintkonferenco pri Tero. Ĝia nomo memorigas pri la antaŭa simila konferenco, kiu okazis en la sama urbo en 1992. UEA kaj TEJO, kiuj partoprenos en Rio+20, proponis aldonon de informa leciono pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj al ĝia programo. Ankaŭ aliaj Ne-Registaraj Organizaĵoj faris proprajn proponojn. Alvaro Motta el la loka teamo por Rio+20 rakontas, ke teamo de Unuiĝintaj Nacioj juĝos, kiuj el ili estos akceptitaj en la programo. Unu kurso estos elektita per publika voĉdonado en Interreto.

La loka teamo, kiu preparis la proponon pri Esperanto, alvokas esperantistojn partopreni en la voĉdonado. Kiel Motta emfazas, ju pli da apogoj la propono gajnos, des pli da atento la temo Esperanto vekos ĉe UN kaj des pli altan lokon, espereble eĉ la unuan, la propono atingos.

La programpropono nomiĝas "The role of Esperanto in the Sustainable Development" (La rolo de Esperanto en la daŭripova evoluo). Oni povas voĉdoni por ĝi en la paĝo , kiu priskribas la proponon, tajpante sian retadreson en la kampo dekstre de la paĝo. Poste oni ricevos aŭtomatan retmesaĝon kun ligilo, kiun oni klaku por konfirmi sian voĉdonon (sen konfirmo la voĉdono ne validas). Alvaro Motta instigas diskonigi la voĉdonadon menciante la supran ligilon al siaj geamikoj, en retlistoj, en Facebook-paĝoj kaj en aliaj forumoj."

Oni povas voĉdoni ĉi-tie ĝis la 13a de Aprilo.

EoMy (Näita profiili) 17. juuni 2012 0:09.33

Kiel estas la rezulto ? Ĉu ni gajnas ?

Tagasi üles