У садржају

Rasismo, hipokritismo de "internaciaj" amasinformiloj

од Demian, 21. март 2012.

Поруке: 17

Језик: Esperanto

Demian (Погледати профил) 23. март 2012. 04.08.23

whysea:>1. Se li vere estus frenezulo, kial li ne murdus usonajn soldatojn?

Tion mi povas kredi. Lia laboro estis mortigi la "malamikojn", neniam la usonanojn. Mi povas kredi kiel oni freneze obsediĝus pri sia tasko.
Mi pensas ke li murdis afganojn, ĉar li sciis ke afganaj vivoj estas malpli kostaj ol la usonaj vivoj. Aŭ, kiel George ORWELL diris unufoje, ke loĝantoj de tiaj lokoj estas « malpli ol homoj ». (less than human).

cellus:Mi sugestus. La fakto ke tre riĉa homo pro religiaj konvinkoj estas preta mortigi amason da homoj kiuj ne faris al "li" ion malbonan, kaj la fakto ke iu rajtigas sin "ludi dion" estas psikologie interesa al mi.
Se vi vere pensas tiel, bonege!!!

Sed mi bedaŭras ke multaj (tra la tuta mondo) registaroj ne pensus tiel.

cellus (Погледати профил) 23. март 2012. 07.49.44

Povas esti ke tiu ĉi respondo ne estos korekta, ĉar mi havas problemojn skribi. Do mi ripetos eventuale ion kion mi jam sendis!

Do, kion mi volis diri estas ke la norvega murdisto Breivik agis je samaj religiaj impulsoj kiel la ĵusa franca murdisto Mera (en lia kazo islamaj impulsoj!).

La amaskomunikiloj ŝatas konfliktojn. "kristano" aŭ "muzulmano" kiu ne iras en la preĝejon de sia religio, kiu ne fastas kaj eble eĉ drinkas bieron, ne estas interesa al la amaskomunikiloj. Interesaj estas bedaŭrinde, la fanatikuloj de diversaj kredoj!

BenjamenoPoeto (Погледати профил) 24. март 2012. 04.59.04

Osama BIN LADEN estis homo, kiu faris, ke la Usonanoj estu responsaj pri iliaj politikistoj. Jaroj kaj jaroj de silento pri la Usona mortigado de Araboj kaj aliaj orientuloj kaŭzas, ke la Usona popolo ja meritus proporcian damaĝon. Iuj puŝas reen.

Demian (Погледати профил) 24. март 2012. 08.45.49

BenjamenoPoeto:Jaroj kaj jaroj de silento pri la Usona mortigado de Araboj kaj aliaj orientuloj kaŭzas, ke la Usona popolo ja meritus proporcian damaĝon.
Mahatma GANDHI diris unufoje « Okulon por okulo, kaj la tuta mondo baldaŭ estus blinda ».

Mi tute ne konsentas ke popoloj de iu ajn nacio "meritus [sic] proporcian damaĝon." Kiel oni mezurus "propocian damaĝon?"

Ĉu ĉinoj devus ripeti la teruraĵojn de Nanking en Japanio? Ĉu baratanoj devus buĉi anglojn? Ĉu indianoj devus mortigi usonanojn?...

Kvankam mi ne scias la manieron per kiu oni povas ĝustigi erarojn kaj pekojn de estinteco, mi fervore kredas je Ahiṃsā.

BenjamenoPoeto (Погледати профил) 24. март 2012. 14.13.17

Demian:
BenjamenoPoeto:Jaroj kaj jaroj de silento pri la Usona mortigado de Araboj kaj aliaj orientuloj kaŭzas, ke la Usona popolo ja meritus proporcian damaĝon.
Mahatma GANDHI diris unufoje « Okulon por okulo, kaj la tuta mondo baldaŭ estus blinda ».
Kaj Mahatma GANDHI mortigatis de hindua fundamentisto. Interese, en la bengalura kannado, "Gandhi" estas slango por "stultulo."

Demian:Mi tute ne konsentas ke popoloj de iu ajn nacio "meritus [sic] proporcian damaĝon." Kiel oni mezurus "propocian damaĝon?"
Nu, ekde la 1991-a ĝis la 2001-a, 500,000 Irakanaj infanoj mortigatis pro la Usona "preciza" bombado de Irako. Tio estas, tri elcento da la Iraka popolo. "Proporcia damaĝo," do, estus se almenaŭ naŭ miliono da Usonanoj mortigatus. Do la tri mil homoj, kiuj mortigatis je la 11-a de Septembro, subite ŝajnas tre sensignifaj, ĉu ne?

Demian:Ĉu ĉinoj devus ripeti la teruraĵojn de Nanking en Japanio? Ĉu baratanoj devus buĉi anglojn? Ĉu indianoj devus mortigi usonanojn?...
Japanio malankoraŭ batalas Ĉinon. Anglujo malankoraŭ okupadas Baraton. Sed se Anglujo ankoraŭ okupadus Baraton, tiam ja Barato rajtus rebatali. Kompreneble tiel.

Demian:Kvankam mi ne scias la manieron per kiu oni povas ĝustigi erarojn kaj pekojn de estinteco, mi fervore kredas je Ahiṃsā.
Oni povas ĝustigi erarojn kaj pekojn de estinteco per nedaŭre fari ilin.

Demian (Погледати профил) 24. март 2012. 16.43.01

BenjamenoPoeto:Kaj Mahatma GANDHI mortigatis de hindua fundamentisto. Interese, en la bengalura kannado, "Gandhi" estas slango por "stultulo."
Ĉu tiu estas kialo por ne konduti laŭ saĝaj instruaĵoj de Gandhi? Mi certas ke ekzistus samaj ŝercoj en Usono pri Martin Luther KING, ĉu ne?

BenjamenoPoeto:Nu, ekde la 1991-a ĝis la 2001-a, 500,000 Irakanaj infanoj mortigatis pro la Usona "preciza" bombado de Irako. Tio estas, tri elcento da la Iraka popolo. "Proporcia damaĝo," do, estus se almenaŭ naŭ miliono da Usonanoj mortigatus. Do la tri mil homoj, kiuj mortigatis je la 11-a de Septembro, subite ŝajnas tre sensignifaj, ĉu ne?
Mi ne scias kiel respondi al tiu ĉi demando. Mi sidas malproksime de tiu nacio en relative sekura urbo. Mi ne havas moralan rajton diri kion la irakanoj devus fari, kaj ĉu la usonanoj devus morti por la pekoj de siaj estroj kaj la suferado de senkulpaj irakanoj?

Tamen, samtempe mi scias ke se mi estus irakano, mi certe mortigus min por hurti usonajn soldatojn. La usona okupado farus min sinmortiga bombisto.

BenjamenoPoeto:
Demian:...manieron...ĝustigi erarojn kaj pekojn de estinteco...
Oni povas ĝustigi erarojn kaj pekojn de estinteco per nedaŭre fari ilin.
Tute konsentas kun vi! rideto.gif

Demian (Погледати профил) 24. март 2012. 16.49.35

Korekto

Amiko Sunjo min sciigis ke mi erare nomis la usonan soldaton, kiu buĉis senkulpajn afganajn civitanojn kiel Matthew LAMBERT. La ĝusta nomo de la soldato estas Robert BALES.

Pardonon al mi! Dankon al Sunjo!

Вратите се горе