K vsebini

Rasismo, hipokritismo de "internaciaj" amasinformiloj

od Demian, 21. marec 2012

Sporočila: 17

Jezik: Esperanto

Demian (Prikaži profil) 21. marec 2012 05:44:56

NOVAĴO:

Neantaŭlonge usona soldato murdis 16 afganojn, el kiuj 9 estis infanoj.

========

Ĉu vi rimarkas, kiel la "internacia" amasinformilaro raportas la novaĵon? Ilia esprimmaniero estas tia, ke ĝi indikas, ke la soldato ne estas murdisto. Ke kion faris li estas "ago de frenezo", ke tiam li estis "delirita."

Ĉu vi ankaŭ rimarkas ke:
  • Se li vere estus frenezulo, kial li ne murdus usonajn soldatojn?
  • Kial li elektis senkulpajn, afganajn civitanojn kaj infanojn por buĉi?
  • Kial, kiam okcidentanoj murdas, ili estas "frezuloj" (Andres BREVIK), kiuj bezonas helpon?
  • Sed kiam orientanoj aŭ afrikanoj murdas, laŭdire "spertuloj" proklamas ilin "buĉistoj", kiujn oni devas mortigi kiel eble plej baldaŭ.
========

Kio estas via opinio pri la afero?

bildo (Prikaži profil) 21. marec 2012 05:58:02

Demian:Kio estas via opinio pri la afero?
Mia opinio estas, ke afganoj devas kaj rajtas memstare solvi siajn problemojn. Ili ne bezonas iun ajn eksteran helpon.

Demian (Prikaži profil) 21. marec 2012 06:44:49

bildo:
Demian:Kio estas via opinio pri la afero?
Mia opinio estas, ke afganoj devas kaj rajtas memstare solvi siajn problemojn. Ili ne bezonas iun ajn eksteran helpon.
Jam estas "eksteraj" soldatoj en Afganujo.

Kaj neniu nacio en la mondo povas subteni si mem sen esti dependata je "eksteraj" nacioj.

bildo (Prikaži profil) 21. marec 2012 07:04:23

Demian:Jam estas "eksteraj" soldatoj en Afganujo.
Kaj neniu nacio en la mondo povas subteni si mem sen esti dependata je "eksteraj" nacioj.
Mi estas kontraŭ eksteraj soldatoj en iu ajn ŝtato. Ĉu vi volas eksterajn soldatojn en via propra ŝtato?

Demian (Prikaži profil) 21. marec 2012 11:15:33

bildo:Mi estas kontraŭ eksteraj soldatoj en iu ajn ŝtato.
Mankas la vorto soldatoj en via originala mesaĝo. Tio kaŭzis min pensi ke vi estas kontraŭ io ajn eksternaciajn influojn. Tial mi diris tion.

bildo: Ĉu vi volas eksterajn soldatojn en via propra ŝtato?
Mi ŝategus se barataj armeoj ne ekzistus. Tiam ni povus koncentri nin al konstrui domojn, pontojn, lerni pri naturo, ĝui filozofion, muzikon... bedaŭrinde ke la revo estas utopia...

erinja (Prikaži profil) 21. marec 2012 11:55:35

Demian:Ĉu vi rimarkas, kiel la "internacia" amasinformilaro raportas la novaĵon? Ilia esprimmaniero estas tia, ke ĝi indikas, ke la soldato ne estas murdisto. Ke kion faris li estas "ago de frenezo", ke tiam li estis "delirita."
Jen bona maniero por uzi Esperanton - kion diras la barataj amas-komunikiloj pri la afero? Kiel ili raportas pri ĝi, kompare kun la okcidentaj amaskomunikilioj? Kaj ĉu en Barato, oni raportas pri tiu divers-maniere en la barataj lingvoj, ol en la angla?

cellus (Prikaži profil) 21. marec 2012 12:35:29

La plej interesa afero al mi ne estas ĉu la okcidentaj amaskomunikiloj estas rasismaj aŭ ne, min interesas la demando, kiel la soldato kiu apartenis al specialista unueco por kontaktiĝi kun la civila loĝantaro povis fari tiun teruran agon. Kiu estis la psikologia fono pri la afero? Teorioj almenaŭ devas ekzisti.

Estas klare ke nenio estas tiel malmoraliga kiel okupado, kaj por la okupanto kaj la okupato.

Cellus

Demian (Prikaži profil) 21. marec 2012 14:54:41

erinja:...kion diras la barataj amas-komunikiloj pri la afero?
La "Okcidento" ŝatas Baraton pli ol Ĉinio, ĉar niaj amasinformiloj plejparte ripetas tion, kion ili (La "Okcidento") volas aŭskulti.

Se mi ne eraras, neniu el al ĉefaj amaskomunikiloj sendis sian propran raportiston al Afganujon. Tial barataj gazetoj reeldonis tion, kion jam publikis Reuters (ĉefe mia gazeto The Indian EXPRESS) aŭ Agence France-Presse (Hindustan Times) aŭ The Associated Press (NDTV INDIA). Kelkaj (Zee News) el ili raportis el Washington DC aŭ aliaj Usonaj urboj. (Ridinda, ĉu ne?)

Bedaŭrinde, mankas propra vidpunkto al aferoj, kiuj aŭ ne efikigas Baraton aŭ la registaro ne ŝatas (kiel eldonado de veraj raportoj el Kaŝmiro.)

erinja:Kaj ĉu en Barato, oni raportas pri tiu divers-maniere en la barataj lingvoj, ol en la angla.
Bedaŭrinde, mi ne jam komparis hindajn kaj panĝabajn gazetojn je la angla amasinformilaro. Mi ne legas ilin pro kelkaj kialoj; la ĉefa kaŭzo estas la malbona debat-nivelo.

Mi provos serĉi la vidpunkto(j)n de kaj hindaj kaj panĝabaj raportistoj, kaj poste diros al vi. rideto.gif

cellus:...min interesas la demando, kiel la soldato kiu apartenis al specialista unueco por kontaktiĝi kun la civila loĝantaro povis fari tiun teruran agon. Kiu estis la psikologia fono pri la afero?...
Ĉu al vi ankaŭ interesiĝas la demando, kiel Osama bin LADEN, kiu estis tre pacema laŭ siaj familianoj, povus fari tiun teruran agon?

Neniu sugestis, ke LADEN bezonas psikologon. Ili simple mortigis LADEN. Sed la sama nek okazis al Andres BREIVIK nek okazos al Matthew LAMBERT.

whysea (Prikaži profil) 22. marec 2012 14:25:25

Mi neniam fidas je la amasinformilaro. Ŝajne, preskaŭ ĉio estas nur ia propagando.

>1. Se li vere estus frenezulo, kial li ne murdus usonajn soldatojn?

Tion mi povas kredi. Lia laboro estis mortigi la "malamikojn", neniam la usonanojn. Mi povas kredi kiel oni freneze obsediĝus pri sia tasko.

Pri la pludemandoj, vere mi ne scias la kialojn. Denove, mi ne fidas je la amainformilaro. Eble pravas vi, ke la amasinformiloj estas racismaj. Laŭ mi, ne estas (nur) racismo, sed propagando milito-subtenanta. La racismo estas forta ilo por daŭrigi la militon. Sed, se usono batalus kontraŭ iu ajn popolo, nia informilaro dirus ke ili estus la "buĉistoj"--sendistingante pri ilia raso.

Ĉiukaze, la afero min naŭzigas.

cellus (Prikaži profil) 22. marec 2012 14:57:16

Demian:

Ĉu al vi ankaŭ interesiĝas la demando, kiel Osama bin LADEN, kiu estis tre pacema laŭ siaj familianoj, povus fari tiun teruran agon?

Neniu sugestis, ke LADEN bezonas psikologon. Ili simple mortigis LADEN. Sed la sama nek okazis al Andres BREIVIK nek okazos al Matthew LAMBERT.
Mi sugestus. La fakto ke tre riĉa homo pro religiaj konvinkoj estas preta mortigi amason da homoj kiuj ne faris al "li" ion malbonan, kaj la fakto ke iu rajtigas sin "ludi dion" estas psikologie interesa al mi.

Nazaj na začetek