Đi đến phần nội dung

Freŝ'

viết bởi Jorn644, Ngày 21 tháng 3 năm 2012

Tin nhắn: 10

Nội dung: Esperanto

Jorn644 (Xem thông tin cá nhân) 09:29:42 Ngày 21 tháng 3 năm 2012

Pardonu min bonvole pri la demandado la pasintajn tagojn.
Ĉu mi estas ĝusta pri la ĉi subaj frazoj?

Mi sentas freŝa = Mi, kiu estas freŝa, sentas (freŝa priskribas subjekton)
Mi sentas freŝe = Mi sentas en freŝa maniero (freŝe priskribas verbon)
Mi sentas min freŝa = Mi sentas ke mi estas freŝa (freŝa priskribas objekton)

Antaŭajn dankojn.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 11:27:13 Ngày 21 tháng 3 năm 2012

jes - tamen okazo kie mi uzus la unuan estas malfacile imagebla.

Jorn644 (Xem thông tin cá nhân) 12:35:23 Ngày 21 tháng 3 năm 2012

darkweasel:jes - tamen okazo kie mi uzus la unuan estas malfacile imagebla.
Dankon. Mi konsentas kun vi ke la unua ne estas ofta esprimo. Tamen mi volas bone kompreni kiam uzi -a kaj kiam -e.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 15:33:42 Ngày 21 tháng 3 năm 2012

La diferenco inter 'ŝi dancis nuda' kaj 'mi sentas freŝa' estas ke la unua estas kompleta ideo, la dua, ne.

Oni ne scias ĉu vi sentas ion freŝa aŭ ĉu vi sentas vin freŝa.

'Mi sentas freŝe' estas iom stranga ideo. Kio estus freŝa sentado?

Via tria frazo estas tute normala.

Mi scivolas kial vi inventas ne-normalajn frazojn por pridemandi la signifon. Laŭ-define strangaj frazoj ne estas facile interpreteblaj. Ne ĉio kio estas 'gramatike' korekta havas signifon.

Kion signifus, ekzemple, mi dormis flore, aŭ mi kuris inke?

Jorn644 (Xem thông tin cá nhân) 15:45:19 Ngày 21 tháng 3 năm 2012

sudanglo:Mi scivolas kial vi inventas ne-normalajn frazojn por pridemandi la signifon. Laŭ-define strangaj frazoj ne estas facile interpreteblaj. Ne ĉio kio estas 'gramatike' korekta havas signifon.
Mi faris tiujn strangajn frazojn nur por plibonigi mian komprenon pri la gramatikaj finaĵoj. Mi komprenas ke ilies signifoj estas sensencaj. Tamen, pere de tiaj sensencaj frazoj mi plej bone komprenas kiel funkcias la esperanta gramatiko.

Ĉar ja gravas kompreni ankaŭ kio estas sensenca, kaj kial ĝi estas sensenca, tiel ke vi ĝin povas eviti en la parolado.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 17:59:39 Ngày 21 tháng 3 năm 2012

Jorn64:Ĉu mi estas ĝusta pri la ĉi subaj frazoj?
= Ĉu mi pravas pri la ĉi-subaj frazoj?

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 17:59:40 Ngày 21 tháng 3 năm 2012

-----

Jorn644 (Xem thông tin cá nhân) 18:29:13 Ngày 21 tháng 3 năm 2012

Chainy:
Jorn64:Ĉu mi estas ĝusta pri la ĉi subaj frazoj?
= Ĉu mi pravas pri la ĉi-subaj frazoj?
Dankon por korekti min. Mi memoros.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 18:59:28 Ngày 21 tháng 3 năm 2012

Jorn644:Mi komprenas ke ilies signifoj estas sensencaj.
'ilies'?

= iliaj

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 22:04:13 Ngày 21 tháng 3 năm 2012

Ĉiu lau sia gusto, Jorn, sed ŝajnas al mi ke oni pli facile povas lerni la signifon de gramatikaj elementoj per studo de modelaj normalaj frazoj.

Efektive, estas principo ĉi tie. Mi dirus, ke oni nur povas interpreti dube-sencajn frazojn laŭ la ŝablonoj de normala uzo.

Quay lại