본문으로

Ĉu Skoloj de Esperanta prozo?

글쓴이: pniedzielski, 2012년 3월 22일

글: 6

언어: Esperanto

pniedzielski (프로필 보기) 2012년 3월 22일 오전 1:14:45

Saluton,

Mi ne scias, ĉu tio estas la ĝusta loko por mia demando, sed...

Mi studas Esperantan kulturon kaj literaturon, kaj mi volas Esperante skribi novelon mian, sed kritike legi pli multe da prozverkoj, noveloj, kaj romanoj volas mi antaŭ mi tion faros.

Estas konanta, ke la literaturhistorio de Esperanta poezio havas kelkajn skolojn -- ekz. la gravan Budapest-skolon, la Aŭldan Skot-skolon, ktp. Ĉu ankaŭ ĉi tio estas vera pri Esperanta prozo? Mi scias, ke la literaturhistorio de Esperanta prozo ne estas tiel longa, kiel tio de Esperanta poezio (ja estas tiaj kromaĵoj, mi scias, kiaj la fruaj tradukoj de Zamenhof, KaBe, kaj aliaj, sed romanskribo vere knalis post ĉirkaŭ la 60-jaroj), sed ĉu ankaŭ estas aparteblaj prozaj skoloj?

Mi sentas, ke la verkoj de Zamenhof kaj KaBe estas praaj, kaj mi povas vidi iajn maldetalajn ŝanĝojn pri la skribstilo, sed mi scivolas, kie komencu mi por lerni pri skoloj de Esperanta prozo.

Dankon pro iaj respondoj,
Patriko

sudanglo (프로필 보기) 2012년 3월 22일 오전 9:57:20

P, eble helpus vin, konsulti:

Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (1887-2007) (700 paĝoj, eldonita de Mondial en Usono)

darkweasel (프로필 보기) 2012년 3월 22일 오전 10:24:25

sudanglo:
Concise Encyclopedia of the Original Literature de Esperanto (1887-2007)
ĉu tiu verko vere nomiĝas tiel ĉi? rideto.gif

sudanglo (프로필 보기) 2012년 3월 22일 오전 10:45:17

Dark Weasel, nenio povas kaŝiĝi sub via akra gvato.

opalo (프로필 보기) 2012년 3월 22일 오후 2:04:20

Kaŝiĝi. lango.gif

sudanglo (프로필 보기) 2012년 3월 22일 오후 8:16:27

Sufiĉe jam! Estu bonaj knaboj.

다시 위로