去目錄頁

Labori esperante

fstphane, 2012年3月22日

讯息: 4

语言: Esperanto

fstphane (显示个人资料) 2012年3月22日下午10:34:34

ĈU ekzistas establaĵojn tra la mondo,kie personoj povas labori danke al Esperanto?

cellus (显示个人资料) 2012年3月23日上午7:55:35

Antaŭ eble 40 jaroj mi aŭdis pri japano kiu estis dungita en sveda entrepreno danke al esperanto. Li estis seksdistingisto de kokoj, kaj en tiu laboro japanoj havis grandan avantaĝon antaŭ alilandaj laboristoj. Sed aliajn ekzemplojn mi ne konas.

Mi do ne kalkulas laborojn ĉe esperantaj redakcioj de radiostacioj.

erinja (显示个人资料) 2012年3月23日下午2:07:17

La centra oficejo de UEA havas kelkajn dungitojn, kiuj laboras plentempe por Esperanto.

Por studentoj, estas pagitaj staĝoj ĉe E@I, do oni devas paroli Esperanton bone por partopreni. Kaj estas kelkaj retaj projektoj kiujn gvidas Esperantistoj, do se oni volas fari pagitan laboron por ili, oni devas paroli Esperanton bone.

Tarducci (显示个人资料) 2012年4月4日下午12:17:52

erinja:La centra oficejo de UEA havas kelkajn dungitojn, kiuj laboras plentempe por Esperanto.

Por studentoj, estas pagitaj staĝoj ĉe E@I, do oni devas paroli Esperanton bone por partopreni. Kaj estas kelkaj retaj projektoj kiujn gvidas Esperantistoj, do se oni volas fari pagitan laboron por ili, oni devas paroli Esperanton bone.
Mi ne memoras la nomon sed estas la Komerca esperanta organizaĝo, kaj la ilian revuon, kiujn profitcelas, do mi supozas ke en tiu medio estas laborpostenon. Aliaflanke mi scias pri esperantan instruiston kiu mondvojaĝas ĉie por instrui profesie.

回到上端