Đi đến phần nội dung

SMF en Esperanto!

viết bởi darkweasel, Ngày 23 tháng 3 năm 2012

Tin nhắn: 2

Nội dung: Esperanto

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 06:03:20 Ngày 23 tháng 3 năm 2012

Saluton!

Antaŭ iomete da tempo la teamo de la forumprogramo Simple Machines Forum (anglalingva Vikipedio) finfine publikigis Esperantlingvan tradukon! rideto.gif

Tio signifas, ke nun eblas al ĉiu relative facile starigi sian propran forumon en Esperanto pri ajna temo.

Elŝutu ĝin ĉe la listo de la SMF-tradukoj kaj instalu ĝin en vian SMF-forumon.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 16:20:43 Ngày 23 tháng 3 năm 2012

Oni uzu la utf8-version de la lingva pakaĵo por Esperanto. La alia versio fuŝas ĉiujn ĉapelitajn literojn! Mi menciis tion ĉe la SMF-forumo - mi pensas, ke ili forigu la version kiu ne uzas utf-8.

Mi ankoraŭ kontrolas la tradukon, sed ĝenerale ĝi ŝajnas jam sufiĉe bona. Eble necesos fari ankoraŭ kelke da ŝanĝoj - ni vidos. Se iu provos la Esperantlingvan pakaĵon kaj trovos erarojn aŭ mistajpojn, bonvolu sciigi al ni pri tio!

Aktuale necesas unue elŝuti la defaŭltan anglalingvan instalilon de SMF kaj aldoni la Esperantlingvajn dosierojn en /Themes/default/languages. Se oni tuj faras tion antaŭ instalado, tiam oni povas elekti Esperanton kiel la lingvon de la instalilo. Alie, oni povas uzi la anglalingvan instalilon kaj poste aldoni Esperanton por uzado en la forumo.

Estus bone, se SMF povus havebligi instalilon, kiu jam enhavas la Esperantan tradukon. Ŝajnas, ke ili ankoraŭ ne faris tion por ajna lingvo krom por la angla, sed eble ili iam povos tion fari...

Quay lại