Đi đến phần nội dung

Naciaj kaj aliaj mitoj

viết bởi cellus, Ngày 23 tháng 3 năm 2012

Tin nhắn: 29

Nội dung: Esperanto

Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 20:24:41 Ngày 24 tháng 3 năm 2012

Forigite

cellus (Xem thông tin cá nhân) 07:19:10 Ngày 25 tháng 3 năm 2012

Kiam mi komencis la fadenon pri mitoj mi tute ne imagis kiajn respondojn aŭ rezulton havu la diskuto. La afero estas ke dum la lastaj jaroj min fascinis la ideo. Ŝajnis al mi ke mi en kazo post kazo trovis ke homoj en diversaj landoj havas opiniojn kiuj ŝajnas havi mitojn kiel fundamenton.
Mi volis per tiu diskuto vidi ĉu mia ideo estas solida aŭ ne.
Poeto mi ne estas, se mi estas io mi estas prozulo. Sed mi pensas ke eĉ se mi estus poeto, la ideo ke mi reagus kiel ĉiuj aliaj poetoj, ne validas pri mi. Mi estas mi.
Kiam temas pri la sveda neŭtraleco, la plej multaj personoj, kiel mi komprenas la aferon, kredis ke la neŭtraleco estis multe pli strikta ol ĝi fakte estis. La specialistoj parolas pri ”reala politiko”.
Ĉar la interesa afero estas ke nun, kiam la amaskomunikiloj malkovris ke Svedio ne estis tiel strikte neŭtrala, oni ne konsideras ke tio eble estis necesa politiko!

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 08:18:31 Ngày 25 tháng 3 năm 2012

Paulinho:Naciaj mitoj?

Nacioj mem estas mitoj. Ni estas ĉiuj homaj. Mi neniam sukcesas konsideri iun fremdan pro tio de esti de alia lando...
MI TUTE KONSENTAS KUN VI. Via respondo estas, por mi, la plej interesa el ĉiuj kiujn mi legis ĉi tie.

Kie troviĝas la naturaj linioj (limoj) kiuj dividas naciojn?

Rilate la homojn, ni ĉiuj estas homaj. La sola barilo kiu malkunigas nin estas lingvoj.

Pro tio Esperanto estas tiel taŭga, homa kaj egaleca.

Amike.

abejon (Xem thông tin cá nhân) 08:52:45 Ngày 27 tháng 3 năm 2012

cellus:... Ŝajnis al mi ke mi en kazo post kazo trovis ke homoj en diversaj landoj havas opiniojn kiuj ŝajnas havi mitojn kiel fundamenton.
...
jes, mi konsentas. Mi dirus, ke la plimulto de niaj opinioj estas bazita sur mitoj. la amuza afero estas en la fakto ke la opinio bazita sur mito, mem iĝas reala. Laŭ Paulinho kaj Antonio nacioj kaj landlimoj estas mitoj. Eble tiel, sed antaŭjuĝo, naciismo kaj rasismo, kiuj bazas sur tiu mito, estas reala.

maximkaaa (Xem thông tin cá nhân) 10:15:07 Ngày 28 tháng 3 năm 2012

Ĉu vi scias ke en Sauda Arabia puno por politika protesto povas esti ekzekuto? Ĉi tio estas la lando kun kiu Usono kunlaboris por lukti kontraŭ rompo de rajtoj de protestantoj en Sirio. Ĉu ĉi tio ne estas mito?

nikko (Xem thông tin cá nhân) 08:12:54 Ngày 01 tháng 4 năm 2012

erinja:Ĉiu lando, ĉu riĉa, ĉu malriĉa, havas kelkajn riĉulojn kiuj povas aĉeti ĉion, kion ili deziras. Por mi estas mem-evidente ke ne ĉiu rusa familio havas sufiĉe da mono por aĉeti aŭton, somer-domon, kaj belan loĝejon.
Plejparto de homoj en Rusio havas somerdomojn, ĉar siatempe soveta registaro disdonis terpecojn tute libere.

MallumaKobajo (Xem thông tin cá nhân) 12:21:16 Ngày 02 tháng 4 năm 2012

nikko:
erinja:Ĉiu lando, ĉu riĉa, ĉu malriĉa, havas kelkajn riĉulojn kiuj povas aĉeti ĉion, kion ili deziras. Por mi estas mem-evidente ke ne ĉiu rusa familio havas sufiĉe da mono por aĉeti aŭton, somer-domon, kaj belan loĝejon.
Plejparto de homoj en Rusio havas somerdomojn, ĉar siatempe soveta registaro disdonis terpecojn tute libere.
Ho, mia Dio! Por mi tio estas preskaŭ nekredebla. Mi nur povas kredi ĉar vi diris tion. Ĉiam oni vendis al ni la ideon, ke rusoj estis tre malriĉaj dum la soveta epoko. Mia nuna demando estas, ĉu la nunaj novaj laboristoj povas aĉeti aŭ konstrui someran domon kiel antaŭe?

maximkaaa (Xem thông tin cá nhân) 12:37:56 Ngày 02 tháng 4 năm 2012

MallumaKobajo:
Ho, mia Dio! Por mi tio estas preskaŭ nekredebla. Mi nur povas kredi ĉar vi diris tion. Ĉiam oni vendis al ni la ideon, ke rusoj estis tre malriĉaj dum la soveta epoko. Mia nuna demando estas, ĉu la nunaj novaj laboristoj povas aĉeti aŭ konstrui someran domon kiel antaŭe?
Mi finiĝis universitato antaŭ 2 jaroj kaj nuntempe laboras en fabriko 80 km de Moskvo kaj mi kun mia edzino kaj miaj gepatroj (50/50) konstruas somerdomon ĉi tie. Kompreneble ne estas facile nuntempe, sed ne maleble. Kaj 3 miaj kolegoj (ĉiuj kun junaj familioj) aĉetis loĝejoj ĝisnuna jaro.

raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 19:49:23 Ngày 05 tháng 4 năm 2012

abejon:
cellus:Ŝajnis al mi ke mi en kazo post kazo trovis ke homoj en diversaj landoj havas opiniojn kiuj ŝajnas havi mitojn kiel fundamenton.
Mi dirus, ke la plimulto de niaj opinioj estas bazita sur mitoj. la amuza afero estas en la fakto ke la opinio bazita sur mito, mem iĝas reala.
Kio estas mito? kaj kio estas neperfekta kono de la realo?

Mi kredas ke la neŭtraleco de la Svedio ne estas mito. La Svedio estas vere neŭtrala. Sed ĝia neŭtraleco ne estas tiel plena kiel oni kredas. Do, la homoj havas neperfektan konon de afero, kiu ne estas malvera, sed nur nepreciza.

Tio validas pri niaj opinoj ĝenerale. rideto.gif

Sed mi kredas ankaŭ ke veraj mitoj ekzistas. Eĉ la neŭtraleco povas esti mito, se oni vere kredas ke ĝi estas totala. La ideo ke kelkaj landoj estas demokratiaj kaj aliaj nedemokratiaj (sen mezaj kondiĉoj) povas esti granda mito.

sal.gif

Quay lại