Contenido

majuskla Vi

de zan, 23 de marzo de 2012

Aportes: 7

Idioma: Esperanto

zan (Mostrar perfil) 23 de marzo de 2012 11:59:25

Kion signifas la majuskla Vi?

darkweasel (Mostrar perfil) 23 de marzo de 2012 12:28:52

Nenion alian ol la minuskla vi. En la unua tempo iuj (Zamenhof) uzis tion pro alilingva influo, sed hodiaŭ tio ne plu estas kutima.

zan (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 08:27:45

Dankon!

utku (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 12:49:37

Ĝis nun, mi pensis ke ĝi havas respektan signifon, sed verŝajne tio estas malĝusta.

hebda999 (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 13:30:24

Esperanto estas parola lingvo, do la skribado ne estas tiel grava. Kaj parole ambaŭ vi kaj Vi sonas same.

darkweasel (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 13:46:17

utku:Ĝis nun, mi pensis ke ĝi havas respektan signifon, sed verŝajne tio estas malĝusta.
Nu, ŝajne Zamenhof ja uzis ĝin tiel, jen Lingva Respondo:

PRI LA UZADO DE “vi” KAJ “Vi”
Ordinare mi skribas “vi”, kiam mi parolas al unu persono familiare, kaj “Vi”, kiam mi parolas al multaj personoj aŭ al unu persono kun respekto. Vi trovas tiun ĉi diferencon ne bezona, kaj mi konsentas, ke vi estas prava. Tiu ĉi maniero de skribado estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama skribado de “vi” per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado, kiam miaj korespondantoj iom alkutimiĝos al la malgranda “vi”. Ankaŭ “Estimata sinjoro”, “Kara amiko” estas pli regula, ol “Estimata Sinjoro”, “Kara Amiko” k.t.p., sed en tiuj ĉi okazoj oni ordinare simple pro ĝentileco skribas grandan literon, kie pli regula estus litero malgranda.

Esperantisto, 1893, p. 16


Tamen majuskla Vi (krom en frazkomenco) hodiaŭ estas apenaŭ ie plu renkontebla, do ĝi vere havas neniun ajn specialan signifon.

Ondo (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 17:36:22

darkweasel: Tamen majuskla Vi (krom en frazkomenco) hodiaŭ estas apenaŭ ie plu renkontebla, do ĝi vere havas neniun ajn specialan signifon.
Mi daŭre vidas, ke almenaŭ unu (sufiĉe eminenta kaj neniel tre maljuna) uzanto de la lingvo daŭre skribas Vi, kiam li alparolas kundiskutanton en reta forumo. Certe estas aliaj. Verŝajne temas ĝuste pri (eble formala, sed tamen tute rutina) formo de ĝentileco. Tio povas esti ankaŭ ironia, oni neniam povas esti certa okulumo.gif

La majuskla Vi do certe ne estas morta. Ĝenerale, pri interpunkcio kaj pri uzo de majuskloj ekzistas diversaj kutimoj, kaj treege malmulte da komune akceptitaj reguloj. Nomi ion erara en ĉi tiaj aferoj preskaŭ ne eblas. Rekomendoj plej ofte estas nur personaj opinioj.

Volver arriba