შინაარსის ნახვა

Du horojn antaŭe

Jorn644-ისა და 24 მარტი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 19

ენა: Esperanto

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 24 მარტი, 2012 21:37:58

la plejmulto de gramatikaj diskutadoj estas: Unu-okululoj klarigantaj kolorojn al blinduloj.
Tre malinda analogio.

Denove, vi preteratentis tre gravan aspekton de la lingvo - la konservon de ties logika aŭ sistema aŭ mem-kohera kvalito.

Fojon post fojon, vi povas rimarki, en gramatikaj diskutoj, la apelacion al principoj. Uzo, ne-sistema, eĉ se klare praktikata, povas esti for-metita favore al uzo pli konforma al la spirito de la lingvo.
Sume, la bazo de iu ajn deklaraĵo pri gramatikeco aŭ malgramatikeco en Esperanto ne ekzistas.
Ne! Ne! Kaj re-foje Ne!

Mi vidas vi estas ne-gramatika pro iu principo, nome, ke rekta objekto devas esti markita, se tio eblas - konforme kun la kutimo, se vi volas.

Notu bone, ke en la klopodo ekspliki la signifon de la du horoj antaŭe kaj la diferencon en signifo kompare kun du horojn antaŭe oni invokas la ateston de frazoj kiel 'la urbon apude', 'la homoj supre', la vetero ĉi tie ktp. kaj la principon de 'n' kiel marko de tempo-mezuro.

Ne estas necesa la uzado de denaskuloj por pravigi.

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 24 მარტი, 2012 21:52:35

Jorn:
Sudanglo:Esperanto restos ĉiam lingvo lernata de plenkreskuloj, kaj tiuj insistus al iu aperunta grupo de denaskuloj, ke ili uzu la lingvon konforme al la establitaj normoj.
Flanke de la fadena temo. Ĉu vi uzis la participon -unt- ("aperunta grupo de denaskuloj")?
Ĝi estas malofte uzata. Mi uzis nur por insisti pri mia opinio pri la ne-realo de ekapero de tia grupo.

Se mi estus uzinta 'aperonta', mi eble implicus la eblecon de ekapero de tia grupo - kvankam ĉio en la estonto estas pli malpli ne-certa.

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 24 მარტი, 2012 22:26:11

sudanglo:SE signifa nombro de denaskaj parolantoj estiĝus (kaj tio estas nek verŝajna nek probabla) tiu grupo de parolantoj ne havus pli grandan aŭtoritaton rilate la lingvon ol havas nun la spertuloj.
Mi tute konsentas. Tio estas tre grava kaj kerna trajto de Esperanto. Ne gravas, ĉu homo estas denaska parolanto de Esperanto aŭ ne. La plej grava afero estas, ĉu ia vorto aŭ esprimo konformas al la fundamentaj reguloj de la lingvo. Ajna homo post bona studado de la lingvo rajtas tion decidi, ne nur denaskaj parolantoj. Fakte, povas esti, ke certaj denaskuloj de Esperanto lernis multe da eraroj de siaj gepatroj!

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 24 მარტი, 2012 22:42:01

Jorn644:Tamen mi miras...
Vi ofte uzas 'miri' sed ĉu vi ne celas unu el jenaj esprimoj?:

1. Mi demandas min, ĉu...
2. Mi scivolas, ĉu...
3. Min interesas, ĉu...

Laŭ ReVo:
Miri = Senti impreson de surprizo pro io stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara
----

Jorn644:
Mi nur demandas ĉar mi volas kompreni kioN "du horoj antaŭe" povus signifi se ĝi ja havus sencon. Tiel ke mi komprenos ankaŭ kial mi ne uzas esprimojN.
Tiel ke? Mi ne certas pri la uzo de 'Tiel ke' en tia frazo. Ŝajnas al mi, ke estus pli bone diri tion en jena maniero:

"Por ke mi komprenu ankaŭ kial oni ne uzas certajn esprimojn."

Jorn644 (მომხმარებლის პროფილი) 25 მარტი, 2012 06:44:29

Mi pensis ke 'miri' signifas 'esti scivolema pri'. Verŝajne pro propralingva influo mi uzis miri.
Mi nur demandas ĉar mi volas kompreni kioN "du horoj antaŭe" povus signifi se ĝi ja havus sencon.
Mi pensis:
Mi volas kompreni (subfrazo=) kio frazo povas signifi.

Sed mi devis skribi:
Mi volas kompreni kioN (subfrazo=) frazo povas signifi.

Ĉu?

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 25 მარტი, 2012 06:59:44

Jorn644:Mi pensis:
Mi volas kompreni (subfrazo=) kio frazo povas signifi.
Kaj vi ĝuste pensis. Sed ĉiuokaze necesas diri "kioN" en tiu frazo.

"KioN signifas la frazo?"

Io signifas ioN...

Jorn644 (მომხმარებლის პროფილი) 25 მარტი, 2012 07:20:37

Chainy:
Jorn644:Mi pensis:
Mi volas kompreni (subfrazo=) kio frazo povas signifi.
Kaj vi ĝuste pensis. Sed ĉiuokaze necesas diri "kioN" en tiu frazo.

"KioN signifas la frazo?"

Io signifas ioN...
Ial mi pensis ke signifi estas netransitiva verbo. Tamen signifi estas transitiva verbo.

Estas nun ja klare al mi.
"Mi volas kompreni || kion povas signifi frazo.

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 25 მარტი, 2012 08:19:41

Jorn644:
Ial mi pensis ke signifi estas netransitiva verbo. Tamen signifi estas transitiva verbo.
Verŝajne vi pensis tiel, ĉar ofte ĝia objekto estas citaĵo - komparu:

En la germana, "der Hund" signifas "la hundo".
sed:
En la germana, "den Hund" signifas "la hundon".

Jorn644 (მომხმარებლის პროფილი) 25 მარტი, 2012 09:08:54

darkweasel:Verŝajne vi pensis tiel, ĉar ofte ĝia objekto estas citaĵo
Verŝajne jes. Mi memoros.

ზემოთ დაბრუნება