Vai all’indice

"Izraelo amas Iranon"

di Vilius, 24 marzo 2012

Messaggi: 15

Lingua: Esperanto

omid17 (Mostra il profilo) 18 aprile 2012 19:21:28

BenjamenoPoeto:"Al ĉiuj la Irananaj personoj
Al ĉiuj la patroj, patrinoj, infanoj, fratoj kaj fratinoj

Por esti milito inter ni, unue ni devas timi la alian; ni devas malami la alian.
Mi ne timas vin. Mi ne malamas vin.
Mi ne eĉ konas vin. Neniu Iranano iam damaĝis min. Mi eĉ neniam renkontis Irananon. Nur unu en Pariza muzeo. Afabla ulo.

Mi foje vidas ĉi tie, en televido, Iranano. Li parolas pri milito.
Mi certas, ke li ne prezentas la popolon de Irano.
Se vi vidas iun en via televido, kiu parolas pri milito, estu certa, ke li ne prezentas ĉiun el ni."
Malkiel vi, mi konas dekojn da Judoj pere de Interreto kaj eĉ unu persone. Militojn ne nepre kreas malamo inter la nacioj. Plejofte, la registaroj kaj la stultaj gvidantoj komencas ilin.

omid17 (Mostra il profilo) 08 maggio 2012 16:52:22

Oh mi nur hodiaŭ vidis la originan filmeton en Youtube en kiu la Israelano parolas pri Irano:

Déclaration de Paix

vincas (Mostra il profilo) 09 maggio 2012 11:41:11

Vilius:Ĉu tio povas helpi eviti militon? Kion vi pensas?

Kaj nepre ŝatklaku la paĝon en Facebook.
Farite ;]

eitanulo (Mostra il profilo) 17 maggio 2012 13:41:12

omid17:
Vilius:Ĉu tio povas helpi eviti militon? Kion vi pensas?

Kaj nepre ŝatklaku la paĝon en Facebook.
Irananoj havas nenion kontraŭ iu ajn lando aŭ iu ajn nacio. Ili malamas militon kaj detruon. Ili estas pacema kaj modera kaj en la lastaj 150 jaroj neniu milito estis komencita de Irano. Irano ĉiam estas viktimo de fremda invado.
Mi bedaŭaras, sed mi devus malkunsenti vin. Ne ekzistas en la Mez-Oriento unu lando ke estas tute paca. Irano batalis en Irakon kaj multaj aliaj ŝtatojn. Ankaŭ en Israelo ekzistas ekstreamuloj partioj ke ne tute volas pacon..

omid17 (Mostra il profilo) 18 maggio 2012 08:03:59

Mi bedaŭaras, sed mi devus malkunsenti vin.
Ne probleme, kun profunda respekto, mi ne bezonas vian 'kunsenton' ! okulumo.gif
M Ne ekzistas en la Mez-Oriento unu lando ke estas tute paca.
Ne nur en Mez-Oriento, preskaŭ en la tuta mondo iel troviĝas malpacoj kaj problemoj!
Irano batalis en Irakon kaj multaj aliaj ŝtatojn. Ankaŭ en Israelo ekzistas ekstreamuloj partioj ke ne tute volas pacon.
Jes, Irako invadis mian landon kun ridindaj pretekstoj, helpe de kelkaj malicaj okcidentaj landoj krome al la tuta Araba mondo, kreis multe da detruadon dum 8 jaroj kaj finfine ne povis atingi ion ajn.

Tamen eĉ tio temis pri ĝia registaro kaj ne necese la popoloj. La plejparto de Irakanoj estas Shijaj Islamanoj kiuj praktikas la saman sekton de Islamo kiel ni.

En Irano, la ekstremuloj kiuj volus batali kontraŭ Israelo estas eta minoritato. Kial vi volus batali kontraŭ vi? Ni eĉ ne estas Arabanoj kaj la konflikto inter vi kaj la Araboj ne tiel koncernas nin.

Verdire, mi pensas ke la imaga batalo inter Irano kaj Israelo neniam okazos kaj nur ekzistas sur papero (almenaŭ tiel mi esperas!)

Torna all’inizio