Đi đến phần nội dung

Klarigo de hispana muzikstilo

viết bởi lagtendisto, Ngày 24 tháng 3 năm 2012

Tin nhắn: 4

Nội dung: Esperanto

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 17:41:04 Ngày 24 tháng 3 năm 2012

Saluton,

Mi vidis filmeton. Filmeto kun ia de hispana muzikstilo: Verdiales(Fandango, Flamenco)?.

Aŭ Verdiales/Fandango havas spezialan temon? Aŭ Verdiales/Fandango ne ligilas al spezialan temon? Kiu signifas la amuzajn ĉapelojn?

Amike,

novatago (Xem thông tin cá nhân) 16:07:37 Ngày 25 tháng 3 năm 2012

spreecamper:Mi vidis filmeton. Filmeto kun ia de hispana muzikstilo: Verdiales(Fandango, Flamenco)?.

Aŭ Verdiales/Fandango havas spezialan temon? Aŭ Verdiales/Fandango ne ligilas al spezialan temon? Kiu signifas la amuzajn ĉapelojn?
Nu, mi sploris iomete interrete. Laŭ la vikipedio, ĝis antaŭ ne multaj jaroj oni pensis ke tiu stilo estas varianto de flamenko, sed ja flamenko. Tamen poste la artikolo diras ke kelkaj historiistoj vidis ecojn, kiuj eble estas antaŭromiaj. La eksplikoj de la vikipedio, eĉ se estus pravaj, ne ŝajnas al mi tro fidindaj.

Mi legis ie ke la speguloj simbolas sunon kaj la bendoj simbolas ĉielarkon. La bendoj estas gajnitaj en ĉevalaj vetkuradoj, kaj la koramikino de la gajninto brodas ornamon sur la bendo.

Tamen, se tuta la afero vere estas antaŭromia, verŝajne ne eblos scii tion, kion signifas la ĉapeloj. Mi pensas ke ĝi nur estas afero pri havi la plej belan kaj vidindan ĉapelon sed mi loĝas tre malproksime el tiu loko kaj ne povas paroli laŭ ĝusta scio.

Ĝis, Novatago.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 16:07:37 Ngày 25 tháng 3 năm 2012

Forigita pro akcidenta ripeto

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 16:23:19 Ngày 25 tháng 3 năm 2012

Saluton novatago,

Pri la klarigoj kaj la korektado. Mi tre dankas vin.

Amike,

Quay lại