前往目錄

Arĥitekturaj imitoj

貼文者: darkweasel, 2012年3月25日

訊息: 5

語言: Esperanto

darkweasel (顯示個人資料) 2012年3月25日下午4:41:48

Hodiaŭ en mia urbo mi preterpasis ĉinan restoracion, kiu evidente celas imiti la ĉinan arĥitekturon. Mi aldonis bildon al tiu ĉi mesaĝo.

Mi scivolas, kion pensas ĉinoj (kaj eble aliaj azianoj) pri tiu foto. Ĉu vi rimarkas tuj, ke temas pri imito, aŭ ĉu temas pri bona imito, kiu same bone povus stari en Ĉinujo? Ĉu ekzistas similaj imitoj de eŭropa arĥitekturo en Azio?

omid17 (顯示個人資料) 2012年3月31日下午2:39:17

Mi ne havas profundan scion de arkitekturaj stiloj en Orienta Azio.

Similaj imitoj de eŭropa arĥitekturo ja ekzistas en Azio, kaj speciale en Irano kiu estas mia hejmlando. Unu el la ĉefaj problemoj en niaj urboj estas ke, iuj celas fari konstruaĵojn kiuj aspektas moderne au okcidente, sed iufoje la finaj produktoj estas teruraj: Malbonegaj imitoj kiuj ankaŭ neniel harmonias kun la ĉirkaŭaj spacoj.

utku (顯示個人資料) 2012年3月31日下午3:18:54

Eble vi jam scias tiun faman novaĵon. Estas pli ol imito.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年3月31日下午4:25:32

utku:Eble vi jam scias tiun faman novaĵon. Estas pli ol imito.
Jes, pri tio mi fakte sciis - dankon tamen pro la ligilo kaj la bildoj!

omid17, ĉu eble vi havas fotojn de tiaj konstruaĵoj?

omid17 (顯示個人資料) 2012年4月1日上午5:55:14

darkweasel:
utku:Eble vi jam scias tiun faman novaĵon. Estas pli ol imito.
Jes, pri tio mi fakte sciis - dankon tamen pro la ligilo kaj la bildoj!

omid17, ĉu eble vi havas fotojn de tiaj konstruaĵoj?
Hmm, mi ne certas. Mi devas serĉi en mia arĥivo.

回到上端