Skip to the content

Oni scias, ke oni maljuniĝas, kiam...

by kaffirlily, March 27, 2012

Messages: 8

Language: Esperanto

kaffirlily (User's profile) March 27, 2012, 12:26:27 AM

...oni ne plu plukas la brovharojn, sed anstataŭe plukas la mentonharojn.

(Kiel vi scias ke vi maljuniĝas?)

sudanglo (User's profile) March 28, 2012, 8:41:11 PM

Kiam mi ne plu memoras ion - nur scias, ke mi iam sciis tion.

Hyperboreus (User's profile) March 28, 2012, 8:48:55 PM

Forigite

antoniomoya (User's profile) March 28, 2012, 9:13:32 PM

kaffirlily:...oni ne plu plukas la brovharojn, sed anstataŭe plukas la mentonharojn.

(Kiel vi scias ke vi maljuniĝas?)
Mi scias ke mi maljuniĝas kiam mi vidas spegule miajn (jam) grizo-blankajn harojn. demando.gif

Kaj la pli malbona estas, ke tio ne havas solvon.

Amike.

kaffirlily (User's profile) March 28, 2012, 9:16:15 PM

Kiam la plej feliĉa momento de la tago estas tiam, kiam la akvo varmega el la duŝo trafas mian dorson.

Laf (User's profile) March 28, 2012, 9:56:48 PM

Kiam viro travivas unua foje timon, kaj dua foje PANIKON!

1.Timo: kiam unua foje rimarkas ke ne kapablas duan fojon ploro.gif

2.PANIKO: kiam po duan fojon rimarkas ke ne kapablas eĉ unua foje!! shoko.gif shoko.gif

fajrkapo (User's profile) April 19, 2012, 6:34:26 PM

kaffirlily:(Kiel vi scias ke vi maljuniĝas?)
kio estis kiel?:-6 damne korelativoj! tus! tus!...ho, ho! iru for ĉiuj!

(memoro- damno- malsano- plendo- soleco)

darkweasel (User's profile) April 19, 2012, 6:54:12 PM

... oni nun tut-oficiale ne plu estas junulo!

Back to the top