Mesaĝoj: 13
Lingvo: Esperanto
Fuhur (Montri la profilon) 2012-julio-18 21:24:35
Saluton!
Pri la ĉi-jara IJS* - nun estas sufiĉe uzinda eblo pro tiuj, kiuj volis aliĝi, sed forgesis pri la limdato de la dua aliĝperiodo...
Se vi aliĝas kun iu alia (konatulo/amiko de vi), kaj vi ambaŭ skribas pri tio ĉe la "komentoj" parto en la aliĝilo, tiukaze ni kalkulos vian kotizon tamen laŭ la pasinta periodo. Aliĝu nun, kaj partopreni tiun ĉi unikan tempoveturon!
Kiel organizanto kaj esperantisto, mi esperas renkonti tie ĉiujn interesiĝantojn.
Amike: Saci
* IJS = Internacia Junulara Semajno, 30a de julio - 5a de aŭgusto, Nőtincs (ĉ. 50 km-ojn for de Budapeŝto). Iom pri a programo: bonfreneza akvobatalo kaj plaĝumo, diversaj kursoj, koncertoj (Stefo kaj JoMo), kazino kaj aŭkcio, danca vespero, budapeŝtumo kun Eo-kinejo, kunkuirado... kaj aldone, karavana veturo de SES! Pliaj informoj kaj aliĝilo ĉi tie.
Ps.: Respondante la demandon de Rogir: jes, estos tre komfortaj sidiloj en la gufujo (kaj ili certe ne ĝenos dum la koncertoj). Cetere, la gufujon gvidos la plej bona gufujestrino de tuta Esperantujo...

ikem (Montri la profilon) 2012-julio-21 16:49:16
Karavano de SES
Ni organizos komunan veturadon de SES (Somera Esperanta Studado) al IJS la 29an de julio, kaj eblos tranoktado en la IJS-ejo (la tranoktado por tiu ĉe nokto kostas 2000 forintojn). Tiuj kiuj ŝatus kunveturi bonvolu kontakti Petra ĉe p.smideliusz(ĉe)gmail(punkto)com
Karavano de Budapeŝto
Lunde, la 30-an de julio, ni renkontiĝos en Budapest Nyugati-pályaudvar (Okcidenta Stacidomo) ĉe la ĉefa enirejo, sub la horloĝo, je la 11:30, kaj ni kune foriros per la trajno je la 12:07 al Vác. El Vác ni foriros je la 13:10 per buso al Nőtincs. La karavanon gvidos Zsófi, bonvolu informi ŝin, se vi aliĝas al la karavano: pataki.zsofa(ĉe)gmail(punkto)com
Bonvolu ne malfrui, por ke ni havu tempon aĉeti la biletojn! La prezo de la bileto ĝis Vác estas 650 HUF (2,25 EUR) por adoltoj, kaj el Vác ĝis Nőtincs 370 HUF (1,28 EUR).

Rogir (Montri la profilon) 2012-julio-27 16:50:13
Mojose, eĉ la gufujo de IJS havas sian paĝon!