去目錄頁

La Universala Vendaŭtomato

NJ Esperantist, 2012年3月27日

讯息: 5

语言: Esperanto

NJ Esperantist (显示个人资料) 2012年3月27日下午1:08:36

Kiel ludi:

Vojaĝante en iu lando, vi decidas iri al veturpaŭzejo. La paŭzejo havas nur unu solan vendaŭtomaton. Vi malsatas kaj havas ajnajn sufiĉajn monerojn por la venaŭtomato, do vi decidas preni manĝeton.
Malfeliĉe la vendaŭtomaton estas tute nigra, kaj la elektbutonoj kaj la fenestro, do vi ne scias kion vi ricevos per via elekto. Vi decidas riski la hazardon.

La ludo estas ke la sekva afiŝanto decidos kion vi ricevos. Vi povas ricevi ION AJN.

Ekzemple:

* Mi enmetas groŝon...

--Vi ricevis malmolan pomon.

* Mi enmetas tri spesmilojn...

---Vi ricevis ĉokoladan glaciaĵon.

ktp

Ni vidu kion ni ĉiuj povas imagi. Ludu tiel ofte kiel vi volas. Ni amuziĝu!

NJ Esperantist (显示个人资料) 2012年3月27日下午1:11:41

Mi komencu.

* Mi enmetas du usonajn cendojn ...

(kion mi ricevos?)

cFlat7 (显示个人资料) 2012年3月27日下午1:15:14

Vi ricevas unu pensaĵon.

* Mi enmetas dek Esperantajn Stelojn...

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月27日下午4:01:43

NJ Esperantist:Mi komencu.

* Mi enmetas du usonajn cendojn ...

(kion mi ricevos?)
averton, ke vi ne enmetis sufiĉe da mono.

NJ Esperantist (显示个人资料) 2012年3月27日下午4:25:08

cFlat7:Vi ricevas unu pensaĵon.

* Mi enmetas dek Esperantajn Stelojn...
Vi ricevis stelforman kuketon kun dek kandeloj.

* Mi enmetas pecon da malfreŝa maĉgumo...

回到上端