Tin nhắn: 5
Nội dung: Esperanto
Eltwish (Xem thông tin cá nhân) 02:49:57 Ngày 29 tháng 3 năm 2012
Mia demando temas pri neigo de "enda" kaj "devi".
Unue, ĉu "oni ne devas fari tion" signifas "se iu farus tion, estus malbone", aŭ "ĉiu povas fari aŭ ne fari tion, ne gravas"? Mi kredas ke la unua estas ĝusta, sed mi scias ke, ekzemple, en la angla kaj la germana, tio malsamas. Kaj sekve, ĉu oni iam dirus "maldevi"?
Due, kiel vi komprenas "malfarenda" kaj "nefarenda"? Ĉu oni povas uzi "enda" por krei vorton kiu signifas "io, kiel ke se oni ĝin farus, estus malbone"?
Dankon multe!
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 05:11:19 Ngày 29 tháng 3 năm 2012
Mi devas ne fari tion. = Ja ekzistas devo - devo, ke mi ne faru tion. Do tio pli-malpli samsignifas kun mi ne rajtas fari tion.
Iuj aŭtoroj mallogike uzas la unuan, kiam ili celas la duan, sed tio ne ŝajnas al mi rekomendinda.
Maldevi ne ŝajnas al mi sencohava.
Malfarenda laŭ mi tradukiĝus al la angla kiel "that has to be undone". Nefarenda povus teorie esti analizata kiel ne-farenda kaj kiel nefar-enda, sed plej ofte almenaŭ mi analizus ĝin en la unua maniero, t.e. oni ne devas fari tion.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:07:39 Ngày 29 tháng 3 năm 2012
Kion signifus Tio, kion ni antaŭe konsideris devo, devas nun esti rigardata kiel maldevo?
Eltwish (Xem thông tin cá nhân) 15:40:14 Ngày 29 tháng 3 năm 2012
Mi povas vidi kial oni komprenus malfarenda kiel that must be undone ĉar malfari havas kutiman signifon, sed kiel oni komprenas vortojn, eksemple, kiel "maldirenda" aŭ "malridenda"? Ĉu la antaŭa povas signifi "kion oni devas ne diri", aŭ ŝajnas nesenchava?
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:27:57 Ngày 31 tháng 3 năm 2012
Kiam mi estis juna mi lernis la francon kaj Latinon en la lernejeo. Sed poste mi iris al la mal-lernejo, kie mi mal-lernis la Latinan. Fakte, mi estis unu el la plej bonaj mallernantoj kaj ec ricevis premion pro preskaŭ 100% mallernado de tiu lingvo.