Đi đến phần nội dung

Ekzperimenta muziko en Esperanto elŝutebla senpage

viết bởi Gamilon, Ngày 29 tháng 3 năm 2012

Tin nhắn: 1

Nội dung: Esperanto

Gamilon (Xem thông tin cá nhân) 11:43:18 Ngày 29 tháng 3 năm 2012

Saluton, Antaŭ tri jaroj mi faris albumon en Esperanto, kies nomo estas "Bizara Lando". Nun la albumo estas elŝutebla senpage ĉe:

http://archive.org/details/BizaraLando

En tiu ĉi albumo vi trovos diversajn muzikekzperimentojn kaj diversajn sonfontojn: Digeriduon, klasikan softvaron kiel Funky Drummer (Commodore 64) aŭ Rebirth, saksofonon, gitaron, klarneton, strangajn voĉojn kaj ankaŭ la voĉon de Dro.Zamenhof en kantaĵo. Mi trovis tiun ĉi voĉon en malnova ttt-ejo el Argentino kaj uzis ĝin en mia muziko.

Mi ankaŭ eldonis aliajn muzikalbumojn elŝuteblaj senpage (do ili ne estas en Esperanto):

http://archive.org/details/LosBarcosSolaresDeRapaN...
(tio ĉi enhavas la kantaĵon "Fragmentoj" kun teksto en Esperanto)

http://archive.org/details/VacacionesEnGstaad-Gsta...

http://archive.org/details/SureLikeABone

Mi esperas ke vi ĝuu tiun ĉi muzikon kaj mi dankus se vi povas disvastigi tiun ĉi muzikon, inter aliaj muzikamantoj.

Dankon,

Carlos

Quay lại