ไปยังสารบัญ

traduko de la vorto "bookcrossing"

จาก Sunjo, 5 กันยายน 2007

ข้อความ 5

ภาษา: Esperanto

Sunjo (แสดงโปรไฟล์) 5 กันยายน 2007, 20:16:20

Kio estas "bookcrossing"? Vidu : http://eo.wikipedia.org/wiki/Bookcrossing
(ne, mi ne volas varbi esceptokaze okulumo.gif )
Ni (germanaj esperantistoj ĉe "bookcrossing") serĉas pli bonan tradukon por sekvantajn vortojn:
Bookcrossing: (eble: librokrucigado, libroliberigado, libropasigado)
release books: (eble: krucigi librojn, liberigi librojn, pasigi librojn)
partoprenantoj de bookcrossing: (eble: librokrucigistoj, libroliberigistoj, libropasigantoj)
Kion vi preferus? Aŭ ĉu vi havas pli bonan proponon?
Dankon por via helpo sal.gif

estrellarmand (แสดงโปรไฟล์) 5 กันยายน 2007, 22:30:36

Libroliberigi?
Libronomadi?
Lasintalibro?
Libroponti?

Mi tute ne scias, mi ekdormas! Bonan nokton!
Amike,
Estrella

mnlg (แสดงโปรไฟล์) 5 กันยายน 2007, 22:59:30

Translibrado, mi dirus.

Sunjo (แสดงโปรไฟล์) 6 กันยายน 2007, 19:00:52

Terurĉjo:Ĉu tiu bookcrossing (librotranspasado) estas reciproka interŝanĝado de libroj aŭ simpla librosendado aŭ donacado?
-"Librokrucigado" estas aŭ reciproka interŝanĝado de libroj aŭ librosendado aŭ donacado aŭ simple intenca perdi la librojn (grava estas, ke la libro vojaĝas).

Se mi ricevus libron, skribitan hebree aŭ arabe, kion mi farus?
-Se vi komprenas tiujn lingvojn vi kompreneble povas legi tiun libron, sed se vi ne komprenas, sed tamen konas "librokrucigado" vi nur faras enskribon, ke vi bedaŭrinde ne komprenas kaj plivojaĝigos la libron (eble vi konas iun, kiu konas la lingvon).

Mi povus liberigi miajn multajn librojn, sendante ilin tra la mondo, sed ĉu oni bezonas la ruslingvajn librojn?
- unua vi povus liberigi viajn librojn en ruslingvajn regionojn. Sed ankaŭ en la tuta mondo verŝajne kelkajn homojn tre ĝojus pri senpagaj, rusaj libroj

Librosendantoj?
Libroliberigkajinterŝanĝantoj?
liberiglibroemuloj?
liberlibremuloj?
Liberlibroinklinuloj?
Senpagelibrojndonacantoj?

novatago (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2007, 08:22:52

Bookcrossing: Librointerŝanĝo (kvankam mi ŝatas la proponon de estrellarmand: libroponti)
release books: Liberigi librojn
partoprenantoj de bookcrossing: libroliberigantoj aŭ eble Librointerŝanĝano. La ist-aj vortoj ne taŭgas por tiu ĉi.

Tiuj, laŭ mi, estas la plej ĝustaj.

Ĝis, Novatago.

กลับไปด้านบน