본문으로

Forpasis lingvohelpanto Josis^

글쓴이: erinja, 2012년 3월 30일

글: 3

언어: Esperanto

erinja (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오전 2:20:50

La lernu!-teamo tre bedaŭras informi ke mortis alia lingvohelpanto de lernu! - Josef Ŝemer el Israelo.

Josef laboris dum tre multaj jaroj por Esperanto kaj por la lernu-komunumo. Sube estas mesaĝo kiu atentigas pri la morto:
Karaj geamikoj,

Mi devas dividi kun vi ŝokan, malĝojegan sciigon: antaŭ kelkaj horoj forpasis Josi Ŝemer, 61 jaraĝa. Unu el la pilieroj de la israela Movado dum pli ol kvar jardekoj kaj internacie konata kaj ŝatata esperantisto, li longjare estis redaktoro de la revuo "Israela Esperantisto", antaŭa prezidanto de ELI kaj nun ĝia sekretario kaj kasisto. Dum multaj jaroj kaj ĝis nun li senlace gvidis la Tel-Avivan klubon kaj estis UEA-delegito en Tel Avivo. Pasintmonate li pasis komplikan operacion el kiu li estis malrapide resaniĝanta, sed en la lastaj tagoj lia situacio severe malboniĝis.
La entombigo okazos hodiaŭ (vendrede) je la 11-a horo, en la tombejo Kirjat Ŝaul, sude de Ramat Haŝaron apud la kruciĝo Kfar Hajarok.

Dolore kaj funebre,
Amri
-----------------------------------------------------
Amri Wandel
Prezidanto de E-Ligo en Israelo (ELI)
http://www.esperanto.org.il/

Rogir (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오전 10:02:31

Kia bedaŭrego! Mi deziras forton al la familianoj kaj la israela movado.

dobri (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오후 4:23:45

Nekredeble! Dum kelkaj UK-oj mi parolis kun li kaj li ĉiam aspektis bonhumora. Neniu el ni scias, kiam lia vivo finos.

다시 위로