ไปยังสารบัญ

Novaĵoj en Esperanto

จาก maximkaaa, 30 มีนาคม 2012

ข้อความ 7

ภาษา: Esperanto

maximkaaa (แสดงโปรไฟล์) 30 มีนาคม 2012, 10:15:48

Ĉu ekzistas bona retpaĝo kiu publikas mondajn novaĵojn en Esperanto kaj kie eble komenti kaj diskuti novaĵojn?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 30 มีนาคม 2012, 10:40:12

Vikinovaĵoj estas vikia novaĵa retpaĝaro.

NJ Esperantist (แสดงโปรไฟล์) 30 มีนาคม 2012, 10:56:33

maximkaaa:Ĉu ekzistas bona retpaĝo kiu publikas mondajn novaĵojn en Esperanto kaj kie eble komenti kaj diskuti novaĵojn?
Eble Nunonia.

maximkaaa (แสดงโปรไฟล์) 30 มีนาคม 2012, 11:36:39

Mi sciis pri Vikinovaĵoj, sed ĉar ĝi estas viki retpaĝo mi ne povas esti certa ke Esperanto tie estas korekta. Nunonia aspektas bone sed ne multe aktive - novaj novaĵoj estas publikantaj malofte. Sed ĝi estas la tipo de retpaĝo pri kiu mi diris.

fstphane (แสดงโปรไฟล์) 30 มีนาคม 2012, 14:52:22

maximkaaa:Ĉu ekzistas bona retpaĝo kiu publikas mondajn novaĵojn en Esperanto kaj kie eble komenti kaj diskuti novaĵojn?
http://eo.mondediplo.com/

utku (แสดงโปรไฟล์) 30 มีนาคม 2012, 15:07:05

Ankaŭ ĉi tie ekzistas ligiloj, sed multaj ne kontentigas viajn kriteriojn.

novatago (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2012, 20:06:15

maximkaaa:Mi sciis pri Vikinovaĵoj, sed ĉar ĝi estas viki retpaĝo mi ne povas esti certa ke Esperanto tie estas korekta.
Nu, mi ne certas pri kion vi parolas. Tamen, mi vidis ke la eraroj trovitaj, estas korektitaj. La afero estas ke ŝajne, tie ne estas legantoj, kiuj emas komenti novaĵojn.

Aliflanke, mi vidis ke en nunonia ankaŭ estas eraroj en la tekstoj. Se mi komprenis bone al vi, mi devas diri ke la problemo ne estas ĉu estas vikipaĝo, sed kiu partoprenas en la paĝo.

Eble libera folio estas bona por vi, sed vere ĝi temas pri novaĵoj de Esperantujo.

Ĝis, Novatago.

กลับไปด้านบน