본문으로

kion ni povas fari por esti malfeliĉaj , malgajaj kaj mallertaj?

글쓴이: Paquillo, 2012년 3월 30일

글: 26

언어: Esperanto

bildo (프로필 보기) 2012년 3월 31일 오전 9:39:01

Laf: Do se iu volas esti malfeliĉa, malgaja kaj mallerta mi proponas al li vivi en Serbujo ploro.gif malgajo.gif
Kial? Kio estas via malfeliĉo?

white knight (프로필 보기) 2012년 3월 31일 오전 9:57:59

darkweasel:Ni povas ĉiutage legi ĉiujn mesaĝojn en la (Esperantlingva) forumo de lernu! kaj kaposkui pro la multeco de sensencaĵoj.
Ne nur en la forumoj de lernu! sed en ĉiuj interreto-forumoj! lango.gif

Paquillo (프로필 보기) 2012년 3월 31일 오전 10:16:16

bildo:
Laf: Do se iu volas esti malfeliĉa, malgaja kaj mallerta mi proponas al li vivi en Serbujo ploro.gif malgajo.gif
Kial? Kio estas via malfeliĉo?
ĉu vi estas feliĉaj en belorusio?

bildo (프로필 보기) 2012년 3월 31일 오전 10:26:45

Paquillo:
bildo:
Laf: Do se iu volas esti malfeliĉa, malgaja kaj mallerta mi proponas al li vivi en Serbujo ploro.gif malgajo.gif
Kial? Kio estas via malfeliĉo?
ĉu vi estas feliĉaj en belorusio?
Jes! rideto.gif Eblas, ne malpli ol vi en via hispanio.

Laf (프로필 보기) 2012년 3월 31일 오후 4:46:38

bildo skribis
Kial? Kio estas via malfeliĉo?
Kara samideanino, tiu fadeno estas humura, ĉu ne, kvankam en mia ŝerca mesaĝo tamen ekzistas kaj vero. Estas evidente ke vi ne loĝas en Serbujo. Mi ĝojas ke en Belorusujo estas pli bone vivi. sal.gif

Paquillo (프로필 보기) 2012년 3월 31일 오후 6:01:05

bildo:
Paquillo:
bildo:
Laf: Do se iu volas esti malfeliĉa, malgaja kaj mallerta mi proponas al li vivi en Serbujo ploro.gif malgajo.gif
Kial? Kio estas via malfeliĉo?
ĉu vi estas feliĉaj en belorusio?
Jes! rideto.gif Eblas, ne malpli ol vi en via hispanio.
Do, se vi estas feliĉa, kion vi povas fari por esti malfeliĉa, malgaja kaj mallerta??

bildo (프로필 보기) 2012년 4월 1일 오전 4:50:05

Paquillo:Do, se vi estas feliĉa, kion vi povas fari por esti malfeliĉa, malgaja kaj mallerta??
Por tio estus sufiĉe, ke mi fariĝu neleĝa enmigrinto en iu lando, nekonanta ĝian lingvon. Rekta vojo al malfeliĉo!

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 4월 1일 오전 7:49:26

bildo:
Paquillo:Do, se vi estas feliĉa, kion vi povas fari por esti malfeliĉa, malgaja kaj mallerta??
Por tio estus sufiĉe, ke mi fariĝu neleĝa enmigrinto en iu lando, nekonanta ĝian lingvon. Rekta vojo al malfeliĉo!
Tre sprita vi estas. Kaj vi tutege pravas. Mi plurfoje vidis mem tiun malfeliĉan situacion ĉe alilandanoj kiuj enmigris en Hispanion serĉante pli bonan vivon.

Amike.

Paquillo (프로필 보기) 2012년 4월 1일 오전 9:00:59

Ni povas aparteni al la futbala klubo Barcelono kaj en unu jaro gajni "NUR" la hispanan ligon, la champions kaj la mondialeton de kluboj, tio tristigus iun ajn. :-C, :-C

fstphane (프로필 보기) 2012년 4월 1일 오후 2:24:48

Miaopinie,tiu absoluta serĉado pri feliĉo,certe povas nur nin igi malfeliĉa(e?).

(Mi ne certas pri mia frazo(gramatike),bonvulu min helpi,dankon!)

다시 위로