Přejít k obsahu

SOMERE ĝui en bela naturo: 13-a ĝis 21-a de julio 2012, Jünkerath, Eifel, Germanio

od uživatele Lude ze dne 31. března 2012

Příspěvky: 1

Jazyk: Esperanto

Lude (Ukázat profil) 31. března 2012 10:36:07

Saluton!

Jen mi prezentas al vi la 10-an SOMERE en julio ĉi-jare. Eble vi interesiĝas ankaŭ pri la venontaj 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 4-a Novjara Internacia Semajno (NIS) ĉi-jarfine en Xanten apud la nederlanda landlimo (27-a de dec. ĝis 3-a de jan.), http://www.esperantoland.org/nr kaj http://www.esperantoland.org/nis , aŭ pri la 3-a PRINTEMPE dum pasko (5-a ĝis 12-a de aprilo) en Marienburg super la rivero Mozelo, http://www.esperantoland.org/printempe , post kelkaj tagoj. Volonte ni respondos viajn demandojn kaj akceptos viajn aliĝojn. - Sed nun pri la

10-a SOMERE en Jünkerath

Ĉi-jare ni povos jubilei: Okazos la 10-a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE), de la 13-a ĝis la 21-a de julio 2012. Ni denove kunvenos en la plaĉa Jünkerath, en la Eifel-regiono, meze inter Kolonjo kaj Trier (Treviro), kie okazis jam pluraj belaj someraj kunvenoj de EsperantoLand.

Ĉu vi ŝatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en internacia rondo? Ĉu ĉi-jare meze de julio konvenos kaj plaĉos al vi? Tiam

Venu SOMERumi kun ni!

Kiel kutime SOMERE estos taŭga kunveno kaj por spertaj Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj aŭ komencantoj, kiuj volas ligi lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.

Pli ol duono de la partoprenantoj kutime parolas Esperanton de dek jaroj aŭ pli - ili do trovas unuflanke lingve simile spertajn homojn kaj aliflanke povas leĝere akompani la lingvan progreson de la aliaj.

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la lando mem. Venu do al aranĝo de EsperantoLand por sperti la internacian etoson kaj praktiki Esperanton de mateno ĝis vespero.

Okazos kursoj por komencantoj kaj konversacia rondo por progresantoj. Ekster la kursoj estos daŭra ebleco uzi Esperanton dum la manĝoj kaj dum plaĉa kafumado aŭ teumado, dum promenoj, ekskursoj kaj programofertoj en la domo kaj ĝardeno.

Lagumado, promenoj, ludoj, prelegoj kaj multa babilado

Logas interalie la apuda ĉarma vilaĝo Kronenburg kun kastela ruino, la lago de Kronenburg kaj la naĝejo en piedira distanco de la domo.

En la domo troviĝas grandega ludosalono kun multaj ofertoj, ekstere estas ludejoj por korbopilko kaj piedpilko kaj loko por bivaka fajro. Paŝtas sin sur la herbejo ŝafoj, la domo bredas kuniklojn kaj estas ludejo por infanoj tie - do ĉio taŭga estas disponebla por okupi infanojn kaj plenkreskulojn.

En domo aŭ tendo

Tranoktado kaj manĝado estos laŭ via plaĉo: Ĉu en la domo aŭ en tendo en la ĝardeno tuj apud la domo (aŭ en via loĝaŭto)? Chu komunaj manĝoj aŭ memzorge? Vi povas elekti!

Venonta limdato: 15-a de aprilo

Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaĝojn kaj aliĝi. Jen la informpaĝo kaj la aliĝilo pri SOMERE, http://www.esperantoland.org/somere/ . Se restas demandoj, mi volonte respondos al ili.

Ĝuu la someron, eble kun ni en SOMERE ridulo.gif

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org

Zpět na začátek