Kwa maudhui

Komune festi la novan jaron - en la 11-a Novjara Renkontiĝo en Xanten, Germanio

ya Lude, 31 Machi 2012

Ujumbe: 1

Lugha: Esperanto

Lude (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2012 11:48:38 asubuhi

"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la dekunua Novjara Renkontiĝo (NR), ĉi-foje en Xanten (meze inter Essen/Ruhr kaj Nijmegen). Ni ŝatos denove ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.
Ni denove aparte invitas junulojn kaj junajn plenkreskulojn inter 14 kaj 35 jaroj al la Novjara Internacia Semajno.

4-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

Kiel speciala programparto okazos la kvara Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Dum la pasintaj fojoj venis trideko da junuloj kaj junaj plenkreskuloj kaj multaj ŝatis la komunan aranĝon. Ni do planas plu establi NIS-on kiel aranĝon por tiu celgrupo ĉe la okcidenta limo de Germanio - eble iam ankaŭ en najbara lando.

Internacia partoprenantaro

En la pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR) ĉeestis inter 120 kaj 195 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Partoprenas trideko da familioj kun ĉ. kvindek infanoj; krome ĉeestas kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en dekkvino da landoj - feliĉe la plimulto venas el eksterlando kaj tio kreas bele internacian etoson.

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni tre bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo.

Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj apliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)

Ĉu vi interesiĝas? Nu, ni ĝojos, se vi venos ridulo.gif

Venu viziti la prezentan retejon ĉe esperantoland.org/nr

Kurudi juu