Al la enhavo

Interreta etiketo: la malbonaj spertoj

de patrik, 2012-marto-31

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 03:23:20

Interreta rendevuo estas io, sed se oni jam babilas en interreto, kaj estas persono kiu staras antaŭ vi kaj ial bezonas vian atenton - laŭ mi estas ĝentile pardonpeti al la persono en interreto kaj doni la atenton al la persono en vera vivo. Oni ĉiam devas fari iom da kompromisoj sed se mi simple diskutas ion stultan kun amiko en interreto, kaj iu vokas min en la vera vivo, tiu persono en la vera vivo estas prioritata.

novatago (Montri la profilon) 2012-aprilo-08 15:14:54

erinja:Oni ĉiam devas fari iom da kompromisoj sed se mi simple diskutas ion stultan kun amiko en interreto, kaj iu vokas min en la vera vivo, tiu persono en la vera vivo estas prioritata.
Mi konsentas.

Ĝis, Novatago.

Paulinho (Montri la profilon) 2012-aprilo-08 21:28:24

Ĉi tiu estas interesa fadeno. Unufoje mi sekvis kurson pri angla kiu kelfoje donis konsiletojn pri kiel sin konduti en USONO kaj Unuiĝinta Reĝlando, ekzemple, en la tablo, en negoco, ktp. Tra lernu mi interŝanĝas mesaĝojn kun homoj, ekzemple, en Irano, kaj Nepalo, aŭ Holando. Nature mi ne sciias ĉiujn regulojn de etiketoj. Mi ĉiam timas ofendi iun. Unufoje, kazo specifa, virino el Irano ne plu respondis min..... Sara, bonvolu, mi ne volis ofendi...

novatago (Montri la profilon) 2012-aprilo-08 22:39:25

Paulinho:Mi ĉiam timas ofendi iun. Unufoje, kazo specifa, virino el Irano ne plu respondis min..... Sara, bonvolu, mi ne volis ofendi...
Ĉu vi certas pri tio, ke ŝi ne respondis, ĉar ŝi ofendiĝis?

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro