Al la enhavo

Kial ekzistas forumo por paroli en la kataluna sed neniu ekzistas por paroli en la hindia?

de Paquillo, 2012-aprilo-01

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Paquillo (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 09:14:38

Mi demandas min kial ekzistas forumoj en lingvetoj kiel la kataluna aŭ la eslovaka, sed neniu forumo ekzistas por paroli en la hindia, la indonezia, la svahilia kaj aliaj lingvegoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 10:04:43

Jen plurlingva forumo per kiu vi povas diskuti diversajn temojn. Ni petas vin esti ĝentilaj kaj obei la regulojn. Se vi volas havi forum-temon en via lingvo kaj ĝi ankoraŭ ne estas aldonita, skribu pri tio al la teamo. Se vi ne scias, kiel uzi la forumojn, bonvolu tralegi helppaĝon pri tio.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 10:30:12

Paquillo:Mi demandas min kial ekzistas forumoj en lingvetoj kiel la kataluna aŭ la eslovaka, sed neniu forumo ekzistas por paroli en la hindia, la indonezia, la svahilia kaj aliaj lingvegoj.
Ĝi estas problemo de tiuj parolantoj, nek de katalunanoj nek eslovakanoj. Sed memoru ke pri la nombro de parolantoj, nia lingvo, bedaŭrinde, ĝis hodiaŭ mem estas pli malgranda ol kataluna aŭ eslovaka.

oni do, ne povas mezuri la grandon de iu lingvo pro la nombro de sia parolantoj...

ah, kaj Visca el meu Real Madrí!! :::Vivu mia Reala Madrido! okulumo.gif

P.D: kio estas la svahilia????
Real Madrid estus Reĝa Madrido ne Reala sal.gif

baibaibibi (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 10:39:30

kial ne krei forum-temon por paroli en la indonezia?

Paquillo (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 11:57:15

Ĉu ni volas ke esperanto estu nur eŭropa afero?
Ĉu ni ne devus fari penon por faciligi la lernadon de eo al la parolantoj de tiuj lingvegoj eĉ se ili ne petegas al ni tion?
Ĉu ni volas ke ili uzu la europajn lingvojn kiel pontolingvoj por lerni esperanton?
Ĉu ne sufiĉas jam la malfacileco de la europa vortaro de eo por ili, ke ni ankaŭ atendas iliajn petegojn por faciligi al ili la lernadon?

senkulpa.gif okulumo.gif malgajo.gif demando.gif lango.gif rideto.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 12:13:22

Paquillo:Ĉu ni volas ke esperanto estu nur eŭropa afero?
Ĉu ni ne devus fari penon por faciligi la lernadon de eo al la parolantoj de tiuj lingvegoj eĉ se ili ne petegas al ni tion?
Ĉu ni volas ke ili uzu la europajn lingvojn kiel pontolingvoj por lerni esperanton?
Ĉu ne sufiĉas jam la malfacileco de la europa vortaro de eo por ili, ke ni ankaŭ atendas iliajn petegojn por faciligi al ili la lernadon?

senkulpa.gif okulumo.gif malgajo.gif demando.gif lango.gif rideto.gif
La vizaĝeto " senkulpa.gif " pli konvenas al tiaj ĉi mesaĝoj ...

Evidente la teamo povus senpete krei forumpartojn en ĉiuj lingvoj de la mondo, sed ili estas tiom multaj, ke estas racie krei nur tiujn, pri kies kreo iu petis.

erinja (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 12:49:55

Se vi volas havi forumon en via lingvo (ne gravas kiu lingvo) simple skribu al teamo@lernu.net pri tio.

Sed bonvolu fari tion se vi planas vere aktive paroli en tiu lingvo. Estas senutile havi tre multajn forumojn por diversaj lingvoj, kun nur unu aŭ du fadenoj (aŭ tute sen fadenoj).

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 01:42:36

fajrkapo:
Paquillo:Mi demandas min kial ekzistas forumoj en lingvetoj kiel la kataluna aŭ la eslovaka, sed neniu forumo ekzistas por paroli en la hindia, la indonezia, la svahilia kaj aliaj lingvegoj.
Ĝi estas problemo de tiuj parolantoj, nek de katalunanoj nek eslovakanoj. Sed memoru ke pri la nombro de parolantoj, nia lingvo, bedaŭrinde, ĝis hodiaŭ mem estas pli malgranda ol kataluna aŭ eslovaka.

oni do, ne povas mezuri la grandon de iu lingvo pro la nombro de sia parolantoj...

ah, kaj Visca el meu Real Madrí!! :::Vivu mia Reala Madrido! okulumo.gif

P.D: kio estas la svahilia????
Real Madrid estus Reĝa Madrido ne Reala sal.gif
Reĝa Madrido, ne Reala

Desmut (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 04:00:56

fajrkapo:P.D: kio estas la svahilia????
Real Madrid estus Reĝa Madrido ne Reala sal.gif
La svahilia estas lingvo parolata en Afriko. Unu el milo da lingvoj tie parolataj, sed eble la plej konata post la portugala, la franca, la angla, la araba kaj la hebrea.

okulumo.gif Supren, Real Madrid!

Demian (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 06:34:03

Paquillo:Mi demandas min kial ekzistas forumoj en lingvetoj kiel la kataluna aŭ la eslovaka, sed neniu forumo ekzistas por paroli en la hindia, la indonezia, la svahilia kaj aliaj lingvegoj.
La demando min konfuzas. La demando konfuzas ne nur mi, ĝi konfuzas preskaŭ ĉiujn kolonizitajn popolojn, kiuj adoptis la lingvojn de siaj eksaj estroj.

Konsekvence, kiam ili verkas aŭ legas multaj el ili verkas aŭ legas (eĉ pensas) en la lingvo de la eksaj estroj.

Mi legas Decolonising the Mind per Ngugi wa Thiong'o por havi respondon al la demando. Vi povas fari la saman.

Ĝis tiam! rideto.gif

Reen al la supro