ورود به محتوا

Tempo kaj -n.

از Eligzo, 6 سپتامبر 2007

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

Eligzo (نمایش مشخصات) 6 سپتامبر 2007،‏ 12:54:29

Kio estas korekta: "tridek minutoj da ĝazo" aŭ "tridek minutojn da ĝazo"?

mnlg (نمایش مشخصات) 6 سپتامبر 2007،‏ 13:02:13

Eligzo:Kio estas korekta: "tridek minutoj da ĝazo" aŭ "tridek minutojn da ĝazo"?
Ambaŭ. Dependas ĉu temas pri subjekto, aŭ ĉu temas pri daŭro.

(mi ne scias kio estas ĝazo. Ĉu vi celas ĵazon, la muzikstilon?)

"tridek minutoj da ĝazo estas ĉio kion mi povis vidi".

"mi nur vidis tridek minutojn da ĝazo".

Mendacapote (نمایش مشخصات) 6 سپتامبر 2007،‏ 13:02:37

Ĉu ĝazo aŭ ĴAZO???

Eligzo (نمایش مشخصات) 6 سپتامبر 2007،‏ 13:09:39

Dankon por la respondo. Estas du variantoj: ĵazo kaj ĝazo. Spektu la elektronan vortaron de Lernu.

piteredfan (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2007،‏ 1:36:41

Eligzo:Dankon por la respondo. Estas du variantoj: ĵazo kaj ĝazo. Spektu la elektronan vortaron de Lernu.
Mi trovis nur "ĵaz'" kaj en la Lernu vortaro kaj en la vortaro "Pocket Esperanto Dictionary."

Urho (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2007،‏ 7:02:16

piteredfan:
Eligzo:Dankon por la respondo. Estas du variantoj: ĵazo kaj ĝazo. Spektu la elektronan vortaron de Lernu.
Mi trovis nur "ĵaz'" kaj en la Lernu vortaro kaj en la vortaro "Pocket Esperanto Dictionary."
Eligzo pravas: en lernu!-vortaro ekzistas la vorto "ĝazo" (almenaŭ ruse kaj finne, sed ne angle).

Bonvolu vidi ankaŭ la paĝon: "UEA-Vikio: Superfluaj Vortoj"
http://www.uea.org/vikio/?action=browse&diff=1...

بازگشت به بالا